Dunstano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Informkesto reganto kun Informkesteroj
Linio 1:
{{Informkesto reganto
| titolo = ĉefepiskopo de [[Canterbury]]
| regado = 959–
| dato de naskiĝo = ĉ.909
| kesteroj =
{{Informkestero sinsekvo
| titolo = Abato de Glastonbury
| periodo = 944–
}}
{{Informkestero sinsekvo
| titolo = Episkopo de Worcester
| periodo = 957–
}}
{{Informkestero sinsekvo
| titolo = Episkopo de Londono
| periodo = 958–
}}
{{informkestero sanktulo
| titolo = Sanktulo
| dato de kanonizo = 1029
}}
}}
'''Dunstan''' (n. ĉ.909, m. la [[19-an de majo]] [[988]]) estis sanktulo, ĉefepiskopo de [[Canterbury]], Anglio, kaj konsilisto de [[anglosaksoj|anglosaksaj]] reĝoj.
 
Linio 4 ⟶ 26:
Li naskiĝis en la vilaĝo Baltonsborough, [[Somerset]]. Liaj gepatroj estis Heorstan, nobelo de [[Wessex]] kaj frato de [[episkopo]]j de [[Wells]] kaj [[Winchester]], kaj Cynethryth, pia virino. Laŭ [[Osbern de Canterbury]], anĝelo diris al ŝi ke ŝi naskos sanktulon.
 
== Frua Vivovivo ==
Ĉe [[Abatejo Glastonbury]], kiu estis parte ruina, irlandaj monaĥoj instruis lin. Pro sia klereco li estis alvokata al la domanaro de sia onklo [[Athelm]], antaŭe episkopo de Wells kaj nun ĉefepiskopo de Canterbury. Poste li eniris la domanaron de Reĝo [[Athelstan]], kies favoron li baldaŭ gajnis. Tio altiris la ĵaluzon de korteganoj, kiuj komplotis kontraŭ li, akuzante lin pro sorĉado. Athelstan komandis lin foriri de la kortego: dum Dunstan estis eliranta de la palaco, liaj malamikoj atakis lin kaj ĵetis lin en kloakputon. Malfacile li elgrimpis kaj iris al la domo de amiko antaŭ ol vojaĝi al Winchester, kie li eniris la domanaron de alia onklo, Alphege la kalva, episkopo de la diocezo. Tiu klopodis persvadi lin iĝi monaĥo, sed nur post grava malsano Dunstan konsentis, kaj eniris Abatejon Glastonbury. Tie li laboris kiel arĝentaĵisto kaj kopiisto. Li estis ankaŭ sperta muzikisto. Li iĝis konsilisto de Aethelflaed, nepino de Athelstan, kaj heredis de ŝi laŭ testamento riĉaĵojn, kiujn li uzis por antaŭenigi la revivigon de monaĥa vivo en Anglio. Dunstan ankaŭ heredis riĉaĵojn de sia patro. Li iĝis ege influa.