Kuracplanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
As eo (diskuto | kontribuoj)
aldonita "Tradiciaj preparmanieroj" kaj kelkaj ligiloj
As eo (diskuto | kontribuoj)
aldonita "Efiko"
Linio 11:
 
'''Plantaj medikamentoj''' (aŭ '''fitofarmaciaĵoj''') estas piloloj aŭ aliformaj, sed ĉiukaze industrie produktitaj kuraciloj, enhavantaj la efikantojn de unu aŭ pluraj kuracplantoj. Kompare kun la tradiciaj preparaĵoj de kuracplantoj ili povas esti pli efikaj (ĉar la efikantoj aperas pure) aŭ malpli efikaj (ĉar ne ĉiu efikoj de kuracplantoj estas ĝisfunde esplorataj, kaj kelkfoje ĝuste la preparado aŭ la kromaj substancoj de la planto pliigas la efikon). Sed ĉiukaze la enhava kvanto de la efikanto en tiuj industriaj produktoj estas norma.
 
== Efiko ==
La uzo kaj la rekomendoj pri kuracplantoj baziĝas plejparte sur multjarcenta tradicio. Intertempe ankaŭ la universitata medicino okupiĝas pri herbokuracado. Ekzistas sciencaj esploroj, kiuj pruvis multajn medicinajn efikojn, ekzemple la trankviligan efikon de [[Valeriano (planto)|valeriano]] aŭ la karminativan efikon de [[fenkolo]]. Tamen aliaj efikoj postulitaj de la tradicia kuracarto ankaŭ estis refutitaj per esploroj. La atribuado de certa kuraciga efiko al certa planto en la tradiciaj kuracartoj (ĉina herbokuracado, arjuvedo aŭ tradicia eŭropa medicina) apogas sin sur la [[doktrino de signoj]] (angle: doctrine of signatures, germane: Signaturenlehre, france: Théorie des signatures). Ĝi vidas en la ecoj de la plantoj (aspekto, odoro ktp.) signojn indikantajn la kuracan efikon. Tiel ekzemple la pulmonario ricevis sian nomon, ĉar oni pensis, ke la punktitaj folioj iom similas al la pulmo; dum jarcentoj oni uzis la oficinan pulmonarion kiel kuracplanto kontraŭ pulmaj malsanoj, sed laŭ sciencaj esploroj ĝi ne havas efikon.
 
Kuracplantoj kutime enhavas aron da substancoj, kiuj havas plurajn – kelkfoje ankaŭ kontraŭajn – efikojn. Ĉar plantoj estas vivaj organismoj, ilia produktado de efikantoj ŝanĝiĝas depende de klimataj aŭ grundaj kondiĉoj de la loko, kie ili kreskas. Ankaŭ la tempo de la kolektado (sezono, tempo de la tago) aŭ la vetero ludas gravan rolon rilate la koncentritecon de la efikantoj; pro tio kelkfoje malfacile takseblas la efikeco de la plantoj, se oni kolektas ilin en la naturo. Tio estis kaŭzo, kial homoj komencis kreskigi kuracplantojn en specifaj kuracplantaj ĝardenoj; tamen ĝis nuntempe eĉ komercaj kultivistoj ne plene sukcesas atingi ĉiam la saman koncentritecon de efikantoj en siaj produktoj.
 
=== Plantaj efikantoj ===
Ankaŭ pro progreso en la kampo de farmakologio kaj kemio oni malkovris diversajn efikantojn, kiujn oni grupigis sistematike:
 
'''Alkaloidoj''': [[Alkaloido|Alkaloidoj]] estas granda aro de organikaj, nitrogen-entenaj, ofte alkalaj substancoj, kiuj havas tre fortan efikon sur la bestan organismon. Konataj efikantoj el tiu grupo estas ekzemple la fortaj venenoj [[akonitino]], [[nikotino]] kaj [[striknino]], kaj ankaŭ la substancoj, kiuj intertempe estas produktitaj ankaŭ industrie: [[morfino]], [[kokaino]], [[efedrino]], [[atropino]].<gallery mode="nolines" widths="200">
Dosiero:Papaver somniferum 01.JPG|papavo (Papaver somniferum) estas la planta fonto de morfino kaj kodeino
Dosiero:Strychnine formula.png|striknino, efikanto de la strikna arbo, estas unu el la plej fortaj venenoj en la flaŭro
Dosiero:Atropa belladonna 004.JPG|Beladono (Atropa belladonna), el la familio de la solanacoj, produktas interalie atropinon, kiu estas antagonisto sur la muskarinaj ricevantoj
</gallery>
 
'''Glikozidoj''': Kemie ili estas kombinaĵo inter ia karbohidrato kun ia alkoholo, kaj oni distingas diversajn subgrupojn el ili: flavonoidoj, kor-glikozidoj (digitalino, digoksino kaj aliaj), fenol-glikozidoj (al kiu apartenas interalie la salicino, el kiu estiĝas la [[salikata acido]], la efikanto de la medikamento aspirino) kaj saponinoj (inter ili multaj efikantoj kun kontraŭinflama, diureziga aŭ mukosolva efiko).<gallery mode="nolines" widths="200">
Dosiero:Digitalis Purpurea R02.jpg|Digitalo (Digitalis purpurea), la planta fonto de digitalino.
Dosiero:Digoxine.jpg|Digoksino estas kor-glikozido uzata por kuraci atrian fibrilacion, takikardion kaj koran malfortecon.
Dosiero:Salix alba - Lake Constance.jpg|El la arboŝelo de la blanka saliko (Salix alba) oni ricevas salicinon, la elirsubstancon por la produktado de salikata acido
</gallery>
 
'''Polifenoloj''': Kemie [[Polifenolo|polifenoloj]] estas aromataj kombinaĵoj. Kelkaj el ili efikas kontraŭinflamaj, kelkaj (ekzemple taksifolino) malhelpas la evoluon de kancero. Kelkaj plantoj produktas subtancojn imitantajn la virinan hormonon estrogeno, kiel ekzemple angeliko, kiu uzatis dum jarcento kiel kuracilo kontraŭ virinaj malsanoj. <gallery>
Dosiero:Angelica sylvestris 1.jpg|Angeliko (Angelica sylvestris) enhavas plantan estrogenon
Dosiero:Phytoestrogens2.png|Plantaj estrogenoj sukcese imitas homajn aŭ bestajn estrogenojn.
</gallery>
 
'''Terpenoj''': [[Terpeno|Terpenoj]] estas tre granda kaj heterogena grupo de kemiaj kombinaĵoj baziĝantaj sur la strukturo de izopreno. Al tiu grupo apartenas multaj ingrediencoj por volatilaj oleoj. Produktantaj plantoj estas rezin-enhavaj plantoj kiel koniferoj kaj multaj spicherboj kiel timiano, sed ankaŭ floroj kiel rozo aŭ lavendo.<gallery>
Dosiero:Thyme (5500477321).jpg|Timiano, samtempe spicherbo kaj kuracplanto, produktas valorajn terpenojn
Dosiero:ThymeEssentialOil.png|volatila oleo ricevita de timiano
</gallery>
 
== Tradiciaj preparmanieroj ==