Jesuo Kristo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 195:
 
(La Biblio estas havebla en [[Esperanto]] en kelkaj formoj).
 
== Jesuo en fikcio kaj arto ==
=== Jesuo en arto ===
[[Dosiero:Meister aus Tahull 001.jpg|thumb|[[Kristo Pantokratoro]] ĉirkaŭita de [[mandorlo]] en la [[absido]] de Sankta Klemento de Tahull. Flanke troviĝas la [[Tetramorfo]], alegorio de la kvar evangeliuloj.]]
Dekomence, la kristana arto evitis reprezenti Jesuon kun homa formo, prefirante elvoki lian figuron pere de [[simbolo]]j, kiaj la [[monogramo]] formita de la grekaj literoj [[Χ]] kaj [[Ρ]], inicialoj de la greka nomo Χριστός ([[Kristo]]), unuige foje de [[Α]] kaj [[Ω]], respektive unua kaj lasta literoj de la [[greka alfabeto]], por indiki ke Kristo estas la komenco kaj la fino; la simbolo de la fiŝo ([[Iĥtis|ΙΧΘΥΣ]], ''iĥthýs'' en greka, [[akrostiko]] de Ἰησοῦς Χριστός, Θεοῦ Υἱός, Σωτήρ (''Iesoûs Khristós, Theoû Huiós, Sōtḗr:'' ‘Jesuo Kristo, filo de Dio, Savinto’); la [[Agnus Dei|Dia Ŝafo]]; aŭ eĉ pere de homomorfaj simboloj, kiel tiu de la [[Bona Paŝtisto]].
 
Poste aperis reprezentoj de Kristo, unue prezentata kiel senbarba junulo. El la [[4-a jarcento]] li estis reprezentata preskaŭ nur havanta barbon. En la [[bizanca arto]] iĝis ofta serio de reprezentoj de Jesuo, kelkaj el kiuj, kiel la figuro de la [[Pantokratoro]], havis ampleksan disvolvigon en la eŭropa mezepoka arto.
 
=== Jesuo en literaturo ===
El fino de la 19-a jarcento, estas nombraj la literaturaj aŭtoroj kiuj donis personajn interpretojn de la figuro de Jesuo. Inter la plej elstaraj verkoj kiuj traktis la temon menciindas la jenaj:
 
* [[Fjodor Dostojevskij]]: ''[[La fratoj Karamazov]]'' (1880).
* [[Miĥail Bulgakov]]: ''[[La Majstro kaj Margarita]]'' (verkita inter 1928 kaj 1940, publikigita en 1967).
* [[Robert Graves]]: ''Reĝo Jesuo'' (1947).
* [[Nikos Kazantzakis]]: ''Krucumita Kristo'' (1948) kaj ''[[La lasta tento de Kristo]]'' (1951), sur kiu bazos [[Martin Scorsese]] sian samnoman filmon.
* [[Fulton Oursler]]: ''La plej granda historio iam rakontita'' (1949). Sur ĝi baziĝis la filmo de [[George Stevens]].
* [[Anthony Burgess]]: ''La homo de Nazareto'' (1979), bazo por la filmoserio Jesuo de Nazareto de [[Franco Zeffirelli]]
* [[José Saramago]]: ''La Evangelio laŭ Jesuokristo'' (1991).
* [[Gore Vidal]]: ''Rekte el la Golgoto'' (1992); parte bazita sur la historio de Jesuo de Nazareto, ''Mesio'' (1955).
* [[Norman Mailer]]: ''La Evangelio laŭ la Filo'' (1997).
 
La figuro de Jesuo estis ankaŭ la temo de kelkaj verkoj de literaturo de konsumo, foje en ĝenroj kiel [[scienco-fikcio]] aŭ la romano de mistero:
 
* [[Mirza Ghulam Ahmad]]: ''Jesuo en Hindio'' (1899).
* [[Andreas Faber-Kaiser]]: ''Jesuo vivis kaj mortiĝis en Kaŝmiro''.
 
=== Jesuo en la kinarto ===
 
== Vidu ankaŭ ==