Hernán Cortés: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 41:
La ekspedicio de Korteso bordis la marbordon gvidita de la piloto Antón de Alaminos ĝis alveni en la [[14-a de marto]] de [[1519]] al la elfluejo de la [[rivero Grijalva|rivero Tabasko (nune Grijalva)]], en la proksimeco de la urbo [[Potonĉano]] (Putunĉano), apartenanta al la putunoj estre de la «halaĉ uinik» Taabskoob. Tie okazis la [[Batalo de Centla]], kiun oni konas ekde la vidpunkto de hispanoj nome el la verko de [[López de Gómara]] nome ''La Conquista de México'' en ties ĉapitro ''Combate y toma de Potonchan'':<ref>Gómara, Francisco López de. «Combate y toma de Potonchan», en ''La Conquista de México'', paĝoj 72-75. Eldono de José Luis de Rojas. Crónicas de América. Editorial Dastin, S.L. España.</ref> La hispanoj petis akvon kaj nutrado, sed malkontentis pri la ricevaĵo kaj postulis plie ĝis kiam eniris perforte en la urbo.
 
Post tiu malvenko, la aŭtoritatoj de [[Tabasko]] proponis al Korteso nutraĵojn, juvelojn, teksaĵojn, kaj grupon de dudek sklavinoj, kiuj estis akceptitaj, ties nomoj ŝanĝitaj, baptitaj kaj disdonitaj inter la kapitanoj.<ref>[[Francisco López de Gómara|López de Gómara, Francisco]], Historia de la Conquista de México, Prólogo y cronología de Jorge Gurría Lacroix, Caracas, Biblioteca Ayacucho, 1984. pp. 39-40</ref> Inter tiuj sklavinoj estas Malintzin, kiun la hispanoj renomigis [[La Malinche|Marina]], konata ankaŭ kiel ''[[La Malinche]]'', kiu ludos gravegan rolon en la konkero de [[Meksiko]]. Ŝia granda inteligento, regado de la [[majaa lingvaro]] kaj de la [[naŭatla lingvo]], ŝia kono de la moroj de la indiĝenoj, kaj ŝia fidelo al la hispanoj, faris de la Malinche unu el plej eksterordinaraj kaj polemikigaj virinoj de la [[historio de Ameriko]].<ref>[http://www.tihof.org/honors/malinche-esp.htm ''Malinche: ¿Creadora o traidora?'', por Michael Conner]</ref> La Malinche estis interpretisto, konsilisto kaj kormarikinokoramikino de Hernán Cortés, kun kiu ŝi havos filon [[Martín Cortés (la Mestizo)|Martín Cortés]], samnoma kun la [[Martín Cortés|laŭleĝa filo]] kiun Hernán Cortés havos post dekkvar jaroj kun Juana de Zúñiga. Marina kaj [[Gerónimo de Aguilar]] anstataŭis Melchorejo kiel interpretistoj, ĉar tiu estis decidinta malhelpi la hispanojn kaj incitis la indiĝenojn al rezistado kontraŭ la konkero fare de la hispanoj.
[[Dosiero:Juana de Zúñiga.JPG|eta|Juana de Zúñiga, sevila edzino de Hernán Cortés, skulptaĵo por ŝia tombo, mendita de la duko de Alcalá al Diego de Pesquera en 1575,<ref>Recio Mir, Álvaro, "Sacrum Senatum": las estancias capitulares de la Catedral de Sevilla, 1999, Focus-Abengoa, isbn=84-472-0469-3, paĝo 239 [http://books.google.es/books?id=_XAgQjh1zNYC&pg=PA239&dq=Juana+de+Z%C3%BA%C3%B1iga+Diego+de+Pesquera&hl=es&sa=X&ei=_B9gU_bpH8KL7Aas24DgCA&ved=0CDMQ6AEwAA#v=onepage&q=Juana%20de%20Z%C3%BA%C3%B1iga%20Diego%20de%20Pesquera&f=false Libro reta]</ref> kun alia statuo de Catalina Cortés. Ambaŭ statuoj troviĝas en la historia Sevila Kartuzio.]]