Vojkampa atletiko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La nomo de '''vojkampa atletiko''' estas derivita el la tipa sportejo: nome stadiono kun ovalforma kurejo kiu enhavas herban kampoludejon kie okazas la eventoj de saltado kaj...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La nomo de '''vojkampa atletiko''' estas derivita el la tipa sportejo: nome [[stadiono]] kun ovalforma kurejo kiu enhavas herban kampoludejon kie okazas la eventoj de saltado kaj ĵetado.
 
==Priskribo==
[[Dosiero:Track and field stadium.jpg|thumb|Tipa stadiono de vojkampa atletiko kun ovalforma kurejo kaj herbeca interna kampoludejo.]]
Vojkampaj konkurencoj aperis en la fino de la 19a jarcento kaj estis tipe partoprenitaj de atletoj kiuj estis reprezentantoj de rivalaj [[eduko|edukaj institucioj]], [[armeo|militistaj organizoj]] kaj [[sportoklubo]]j.<ref name="IAAFintro">[http://www.iaaf.org/aboutiaaf/history/index.html History – Introduction]. [[IAAF]]. Alirita la 25en de Marto 2010.</ref> Partoprenantaj atletoj povas konkurenci en unu aŭ pliaj eventoj, laŭ siaj fakoj. Virinoj kaj viroj konkurencas separate. Vojkampa atletiko okazas kaj subtegmente kaj ekstertegmente, kaj subtegmente ĉefe okazas en [[vintro]], dum la ekstertegmentaj eventoj estas okazigitaj ĉefe en [[somero]]. La sporto estas difinita laŭ la ejo kie okazas la konkurenco – nome la vojkampa [[stadiono]].
Linio 7 ⟶ 8:
 
La plej prestiĝaj konkurencoj de vojkampa atletiko okazas ene de atletikaj ĉampionecoj kaj de atletikaj programoj je [[Multasporta evento|multasportaj eventoj]]. La atletiko en [[Someraj Olimpikoj]], en [[Atletika Monda Ĉampionado]], en [[Someraj Paraolimpikoj]] kaj en [[Monda Para-atletika Ĉampionado]], estas la plej altaj kaj plej prestiĝaj niveloj de konkurenco en vojkampa atletiko. Eventoj de vojkampa atletiko estas la plej elstara parto de ĉefaj atletikaj ĉampionecoj kaj multaj famaj atletoj ene de la sporto atletiko venas el tiu fako. Ne tiom gravaj eventoj de vojkampa atletiko estas troviĝantaj en la nivelo de naciaj ĉampionecoj kaj en laŭinvitaj eventoj de vojkampa atletiko. La eventoj gamas el elitaj konkurencoj – kiaj tiuj de la serio de la [[IAAF Diamanta Ligo]] – al bazaj eventoj por ĉiuj, inter-sportaj klubaj eventoj kaj lernejaj eventoj, kiuj formas la radikjon de la vojkampa atletiko.
 
==Referencoj==
<references/>
 
==Eksteraj ligiloj==
{{Commonscat-inline|Athletics}}
*[http://www.iaaf.org/ International Association of Athletics Federations retejo]
*[http://www.usatf.org/ USA Track & Field retejo]
*[http://trackandfield.about.com/ Track and field] ĉe [[About.com]]
*[http://www.athletic.net/ Results & Statistics] for Collegiate, High School, Middle School, and Club teams
*[http://www.mastersathletics.net/ Masters T&F World Rankings]
 
[[Kategorio:Sportoj]]