Serbokroata lingvo: Malsamoj inter versioj

e
sen resumo de redaktoj
e (Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017)
e
}}
[[Dosiero:Serbo croatian languages2006.png|eta|250px|Dialekta mapo]]
'''Serbokroata lingvo''' aŭ '''kroatoserba lingvo''' (serbokroate: ''srpskohrvatski'' aŭ ''hrvatskosrpski'') estas la plej grava okcidente [[sudslava lingvaro|sudslava lingvo]]. Ĝi estas la denaska lingvo de la plimulto de kvar el la ses respublikoj de la eksa [[Jugoslavio]] ([[Kroatio]], [[Bosnio kaj Hercegovino]], [[Serbio]] kaj [[Montenegro]]) kaj parolata de 16,3 milionoj da homoj<ref name=Eth/>. La serbokroata konsistas el tri normlingvoj, la [[kroata lingvo|kroata]], la [[serba lingvo|serba]] kaj la [[bosniabosna lingvo|bosniabosna]], kaj do estas [[plurcentra lingvo]]. Kvankam ofte traktita kiel apartaj lingvoj, lingvistoj konsideras ĝin kiel unu nura kaj sama lingvo, ĉar la diferencoj inter la normaj versioj ne estas pli grandaj ol ekzemple inter la amerika kaj la brita versioj de la [[angla lingvo|angla]]. Ĉiuj tri normlingvoj baziĝas sur la [[ŝtokava dialekto]]. Norme serbokroata estis la oficiala lingvo de la iama Federacia Respubliko Jugoslavio.
 
[[ISO 639]] havas kodon por la serbokroata, sed en pli novaj versioj de la normo al tiu iama kodo (sh) aldoniĝis la apartaj kodoj por la [[bosna lingvo|bosna]] (bos, bs), la [[kroata lingvo|kroata]] (scr/hrv, hr) kaj la [[serba lingvo|serba]] (scc/srp, sr).