13-a de junio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: premiero de Petruŝko
→‎Eventoj: enkonduko de kenkartoj en ĜG
Linio 34:
** [[1940]]: [[Poznań]]: Arthur Greiser malpermesis al poloj [[fiŝkaptado]]n en [[Varto]]-Lando; en [[Varsovio]] estis arestita Józef Wolski, ĉefkomandanto de [[konspiro|konspira]] Kadra Polski Niepodległej (Skipo de Sendependa Pollando) - malliberigita en [[Pawiak]] kaj pafmortigita en [[Palmiry]] la 17-an de novembro
** La 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio de pola generalo [[Stanisław Maczek]] en [[Ĉampanjo]] komencis sian unuan [[batalo]]n; pola registaro en [[ekzilo]] nur ĉi-tage ricevis informon pri germana-franca interparolado pri [[kapitulaco]]; [[Budapeŝto]]: "Wieści Polskie" informis ke germana gazetaro avertis [[francoj]]n pri la sama sorto de [[Parizo]], se ĝi estus defendata kiel [[Varsovio]], kio estus "krima furiozo"
** [[1941]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Wodzisław (proksime al [[Jędrzejów]]) 50 [[judoj]]n; [[gestapo]] en [[Poznań]] arestis ĝis tiu ĉi tago 660 membrojn de konspira Stronnictwo Narodowe (Nacia Partio); en [[Krakovo]] [[Hans Frank]] ordonis enkonduki kenkartojn pri [[identeco]] por loĝantoj de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] - krom [[germanoj]] kaj fremdlandanoj [[poloj]] ricevos [[griza]]jn, [[judoj]] kaj [[ciganoj]] [[flava]]jn, minoritatoj [[blua]]jn ([[ukrainoj]] kun la litero [[U]], montanoj - [[O]], [[belorusoj]] - [[W]], [[rusoj]] - [[R]], [[kartveloj]] - [[K]]); "Krakauer Zeitung" informis, ke en ĜG kune kun [[Varsovio]] ekzistas 218 000 polaj komercaj entreprenoj (en 1939 estis 415 351)
** [[1942]]: En malliberejo en [[Katowice]] germanoj per [[senkapigo]] murdis 18 [[poloj]]n
** [[1943]]: [[Volinia masakro]]: ukrainaj [[ŝovinismo|ŝovinistoj]] murdis en Kołki (nun en [[Volina provinco]]) 68 polojn, 6 [[rusoj]]n kaj [[ukraino]]n; germana polico kaj armeo entreprenis [[ekstermejo|ekstermigan]] agadon en [[areo]] de Nagoszewo-Koziki-Majdan (apud [[Ostrów Mazowiecka]]) dum kiu pafmortigis 40 personojn kaj bruligis 6 [[bieno]]jn