Alberto la 6-a (Aŭstrio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Informkesto reganto
Linio 11:
 
==Biografio==
Li estis filo de Ernesto, La Fero, Duko de Interna Aŭstrio (1377-1424) kaj ties edzino Cimbarka de Mazovio (1394-1429). Post la morto de siaj gepatroj, en 1424 li kaj lia frato restis sub la kuratoreco de ilia onklo, [[Frederiko la 4-a (Tirolo)|Frederiko la 4-a]] de la Poŝoj Malplenaj, Duko de Aŭstrio (1382-1439), kiu regis super [[Antaŭa Aŭstrio]] kaj la Graflando de [[Tirolo (regiono)|Tirolo]].
 
Kiam li fariĝis plenaĝa, en 1436, Alberto, kvankam li estis juna heredanto de la Interna Aŭstrio<ref>[https://en.wikipedia.org/wiki/Inner_Austria Interna Aŭstrio] konsistas el la imperiaj duklandoj de [[Duklando Stirio|Stirio]], [[Duklando Karintio|Karintio]] kaj [[Duklando Karniolo|Karniolo]].</ref> dum longatempo li ne povis aktivi kiel reganto pro disputo en siaj rilatoj kun lia plej maljuna frato Frederiko (Frederiko la 5-a kiel arkiduko). Kiam, en 1439, ambaŭ duko Frederiko la 4-a de Antaŭa Aŭstrio kaj [[Albreĥto la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Alberto la 2-a]] (1397-1439) el Germanio mortis, la arkiduko Frederiko prenis sur sin la kuratorecon de siaj malpli aĝaj fratoj [[Sigismondo de Aŭstrio|Sigismondo, Duko de Aŭstrio]] (1427-1496) kaj [[Ladislao la 1-a (Bohemio)|Ladislao la 1-a]] (1440-1457), kaj kiel patriarko de la Habsburgoj, heredanto de la Interna Aŭstrio kaj regento de Antaŭa Aŭstrio, Tirolo kaj la [[Arkiduklando Aŭstrio|Duklando de Aŭstrio]], tiam li regis sur ĉiuj heredteritorioj de la dinastio. Pro tio, Alberto ekdiskutis kun sia frato kaj en 1446 li pretendis al si la landojn de la Antaŭa Aŭstrio.