Ursula K. Le Guin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:UrsulaLeGuin.01.jpg|right|250px]]
 
'''Ursula Kroeber LE GUIN''' (naskiĝis je la [[21-a de oktobro]], [[1929]]) estas [[Usono|usona]] [[verkisto|verkistino]]. Plej fama pro ŝiaj [[sciencfikcio]] kaj [[fantasto]], en formo de [[romano]]j kaj [[rakonto]]j, ŝi ankaŭ verkis [[poezio]]n, infanajn librojn kaj tezojn.
 
Le Guin konatiĝas pro sia kapablo krei kredeblajn mondojn loĝatajn de profunde homaj karakteroj (senkonsidere al ĉu ili estas efektive 'homaj'). Multe da ŝia sciencfikcio distingiĝas de aliaj ekzempleroj de la ĝenro per ĝia forta emfazo pri la 'sociaj' sciencoj, inkludante [[sociologio]]n kaj [[antropologio]]n. Ŝiaj verkoj ofte uzas nekutimajn eksterteranajn kulturojn komuniki mesaĝon pri nia propra kulturo; ekzemplo estas la esplorado de [[seksa identeco]] per la indiĝenoj en ''The Left Hand of Darkness'' ("La Maldekstra Mano de Mallumo"), kiuj estas senseksaj ordinare sed iĝas hazarde ina aŭ malina je siaj fekundaj tempoj. Le Guin ankaŭ verkis fikcion mediigatan multe pli proksime al hejmo; multaj el ŝiaj rakontoj okazas en nia mondo dum la estanteco aŭ proksima estonteco.