Respubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Jarash (diskuto | kontribuoj)
ref
Linio 32:
[[Dosiero:Republica Romana.svg|thumb|left|200px|Mapo de la [[Romia Respubliko]]]]
 
La moderna tipo de "respubliko" mem estas diferenca el iu ajn tipo de ŝtato troviĝanta en la klasika mondo.<ref>Nippel, Wilfried. "Ancient and Modern Republicanism." ''The Invention of the Modern Republic'' eld. Biancamaria Fontana. Cambridge University Press, 1994 pg. 6</ref><ref>Reno, Jeffrey. "republic." ''International Encyclopedia of the Social Sciences'' pg. 184</ref> Tamen, estis nombraj ŝtatoj de la [[Grek-romia antikvo]] kiuj estas ankoraŭ nomitaj respublikoj. Tio inkludas antikvajn [[Antikva Ateno|Atenon]], [[Sparto]]n kaj la [[Romia Respubliko|Romian Respublikon]]. Dum la strukturo kaj administracio de tiuj ŝtatoj estis tre diferenca el tiuj de ajn moderna respubliko, oni pridiskutas pri la etendon laŭ kiu klasikaj, mezepokaj, kaj modernaj respublikoj formas historian kontinuon. J. G. A. Pocock asertis, ke distinga respublikisma tradicio etendas el la klasika mondo al la nuno.<ref name="Ideas2099">"Republic"j, ''New Dictionary of the History of Ideas''. Ed. [[Maryanne Cline Horowitz]]. Vol. 5. Detroit: Charles Scribner's Sons, 2005. p. 2099</ref><ref name=Pocock>Pocock, J.G.A. ''The Machiavellian Moment: Florentine Political Thought and the Atlantic Republican Tradition'' (1975; new ed. 2003)</ref> Aliaj fakuloj malkonsentas.<ref name="Ideas2099"/> Paul Rahe, ekzemple, asertas ke klasikaj respublikoj havis formon de regado kun malmultaj ligoj al tiuj de moderna lando.<ref name=Rahe>Paul A. Rahe, ''Republics, Ancient and Modern'', three volumes, University of North Carolina Press, Chapel Hill, 1994.</ref>
 
La politika filozofio de la klasikaj respublikoj ĉiukaze havis influon sur la estonta respublikisma pensaro tra la venontaj jarcentoj. Filozofoj kaj politikistoj kiuj defendis respublikismon, kiaj [[Niccolò Machiavelli|Machiavelli]], [[Montesquieu]], [[John Adams|Adams]], kaj [[James Madison|Madison]], ege rilatis al klasikaj grekaj kaj romiaj fontoj kiuj priskribis variajn tipojn de reĝimoj.