Unuiĝintaj Nacioj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Novjorka oficejo de UEA
Linio 205:
 
Krome, la rezolucio de la Universala Kongreso en Havano temas pri la rilato inter UEA kaj UN. En la rezolucio estas skribita: “La 95-a Universala Kongreso de Esperanto [...] deklaras la deziron de la Esperanto-parolantoj kunagi kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por stimuli komprenemon inter popoloj kaj samtempe protekti la identecon de ĉiuj homgrupoj, kaj invitas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon plene eluzi siajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio por efike realigi siajn celojn.”<ref>[http://www.liberafolio.org/2010/elstare-kurta-kongresa-rezolucio/ Elstare kurta kongresa rezolucio], publikigita la [[29an de julio]] 2010. Libera Folio. {{eo}}.</ref>
 
=== UN-simpozioj ===
Ekzistas studgrupo pri Lingvoj kaj la Unuiĝintaj Nacioj kiu organizas simpoziojn kunlabore kun la Universitato de Hartford, la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj kaj [[ESF]] (vidu la plenan liston de la simpozioj sube). La studgrupo volas pere de tiuj simpozioj akceli debaton pri : 
* kiel lingvopolitikoj de la UN funkcias en la reala vivo,
* kiel homoj ĉe la UN uzas lingvon kaj faras elektojn inter lingvoj
* kiel la UN komunikas lingvistike kun homoj ekster la organizaĵo<ref>ESF - lingva justeco en mondo multkultura. [http://www.esperantic.org/eo/eventoj/simpozioj-ce-un/ UN-simpozioj]</ref>.
 
== Vidu ankaŭ ==