Shoghi Effendi Rabbání: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
e ligilo
Linio 1:
'''''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi Rabbání''''' (شوقي أفندي رباني) naskiĝis je la [[1-a de marto]] [[1897]] en [[Akko]] ([[Israelo]]). Li estis la plej maljuna nepo de [['Abdu'l-Bahá|'''Abdu'l-Bahá'']], kiu estis la plej maljuna filo de la Fondinto de la [[Bahaa Kredo]], [[Bahá'u'lláh|''Bahá'u'lláh'']]. Laŭ la bahaa ortografia sistemo lia nomo estus skribita <u>Sh</u>awqí Afandí, sed lia nomo jam delonge estis konata kiel <u>Sh</u>oghi Effendi, antaŭ ol la nuna sistemo estis akceptita.
 
Ekde lia plej frua infaneco li havis specialan rilaton kun sia avo. Li studis en la Usona Universitato de [[Bejruto]] kaj poste ĉe [[Balliol_College|Kolegio de Balliol]] de [[Oksfordo]] en [[Anglio]]. Post la forpaso de '' 'Abdu'l-Bahá'' je la [[28-a de novembro]] [[1921]] ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' eksciis, ke li estis nomita de lia avo kiel la "[[Gardanto de la Afero de Dio]]" (''Valí 'Amr'ulláh''), la plej alta nomita ofico en la nova administra ordo de la Bahaa Kredo klarigita en la ''Volo kaj Testamento'' de '''Abdu'l-Bahá''. Tiun oficon li plenumis ĝis sia morto je la [[4-a de novembro]] [[1957]] en [[Londono]].
 
== Atingoj ==
Linio 27:
== Neatendita Morto ==
 
La forpaso de ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' venis neatendite je la [[4-a de novembro]] [[1957]], kiam li estis vojaĝanta al Britio kaj infektiĝis je [[azia [[gripo]].
 
La Volo kaj Testamento de '' 'Abdu'l-Bahá'' priskribis la sinsekvadon de la Gardantoj de la Kredo, sed ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' ne havis gefilon, kaj ĉiuj aliaj kandidatoj estis forpelitaj el la Kredo kiel Interlig-rompantoj, (t.e. iu, kiu ne akceptis la aŭtoritaton de la posteuloj de ''Bahá'u'lláh'' : ''`Abdu'l-Bahá'', ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' kaj la [[Universala Domo de Justeco]]). La Volo kaj Testamento de '''Abdu'l-Bahá'' preskribis, ke la Gardanto devas esti vira ido de ''Bahá'u'lláh'' kaj aprobita de la [[Manoj de la Afero]]. Malgraŭ tio, unu el la Manoj de la Afero, Mason Remey, proklamis sin Gardanto kaj estis forpelita el la Kredo de la aliaj Manoj de la Afero kiel interlig-rompanto. Vidu: [[la Ortodoksa Bahaa Kredo]]
Linio 35:
La demando pri posteuloj estis lasita al la decido de la Universala Domo de Justeco, kiu estis fine elektita je la [[21-a de aprilo]] [[1963]], je la fino de la Dekjara Kampanjo aŭ Plano ([[1953]]–[[1963]]) de mondekspansio iniciatita de ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' antaŭ sia morto. Pro la neatendita forpaso de ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' la Manoj de la Afero, nomitaj de ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' kiel la "Ĉefintendantoj de la Mondordo de ''Bahá'u'lláh''", ludis la necesajn administrajn rolojn kaj organizis la voĉdonadon pri la Universala Domo de Justeco. Ili ekskludis sin de la balotado. Post sia elekto la Universala Domo de Justeco konkludis, ke estas neeble nomumi alian Gardanton. ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' restas la unua kaj lasta Gardanto de la Bahaa Kredo.
 
Tio ĉi estas nur disputata de Remey-anoj (anoj de la diversaj sektoj, kiuj sekvas S-ron [[Mason Remey]]), kiuj estis forpelitaj de la Kredo kiel interlig-rompantoj. Pro la klare skribitaj testamentoj de ''Bahá'u'lláh'' kaj '''Abdu'l-Bahá'', kiuj formas la fundamenton de la [[Bahaa Interligo]], bahaanoj ne konsideras tiujn sektojn bahaaj. Laŭ bahaanoj, la Interligo protektas la Kredon de divido, kaj grupoj kiel la Ortodoksa Bahaa Kredo estas remey-anoj, same kiel tiuj, kiuj malagnoskis ''Bahá'u'lláh''-on kiel la Promesiton de ''Báb'' kaj anstataŭe sekvis Lian duonfraton [[Mirza Yahyá|''Mírzá Yaḥyá'']] (kiu estis titolita [[Subh-i-Azal|''Ṣubḥ-i-Azal'']] t.e. "Mateno de Eterneco"), estas konsiderataj kiel azalanoj, ne kiel babanoj, ĉar laŭ bahaanoj ili rompis la Interligon de ''Báb''.
 
== ''<u>Sh</u>o<u>gh</u>i Effendi'' kaj Esperanto ==