Ridvan: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Signifo: aldono de citaĵo
Linio 47:
<blockquote>"Ja vere, ĉiuj aĵoj kreitaj estis mergiĝintaj en la oceano de la purigado dum la unua tago de Rezvano, kiam Ni superŝutis la tutan kreitaĵaron per la splendoroj de niaj plej eminentaj nomoj kaj de niaj plej laŭdegataj atributoj. Ja vere, tio estas atesto pri mia amema providenco, kiu ampleksas ĉiujn mondojn" <ref>''Kitáb-i-Aqdas'' : verso 75-a kaj noto 107-a</ref>. </blockquote>
 
<blockquote>"En simila maniero penu kompreni el tiuj klaraj, potencaj, konvinkitaj kaj nedusencaj argumentoj la signifon de la 'disfendo de la ĉielo' - unu el la signoj, kiu nepre devas heroldi la alvenon de la lasta Horo, la Tagon de Renaskiĝo. Kiel Li diris : 'Kiam la ĉielo estos disfendita' <ref>[[Korano]] : surao 82-a verso 1-a</ref>. La vorto 'ĉielo' signifas la ĉielon de dia Revelacio, kiu estas arklevita de ĉiu Malkaŝanto kaj fendita de ĉiu sekvanta. La 'disfendo' signifas, ke la antaŭa leĝaro estas anstataŭita kaj eksigita. Mi ĵuras je Dio, ke tiu ĉi 'disfendo de la ĉielo' estas por juĝokapablo ago pli potenca, ol disfendo de la ĉielarkaĵo ! Pensu momenton. Jen dia Revelacio, kiu dum jaroj restadis en firma sekureco, en kies ombro ĉiu, kiu ĝin konfesis, estis farita kaj edukita, per la lumo de kies leĝo homaj generacioj estis disciplinitaj, kies glorajn vortojn la homoj aŭdadis ripetantajn per la buŝoj de siaj patroj, tiel, ke la homa okulo vidis ĉirkaŭe nenion, krom la ĉiopenetra influo de ĝia favoro, kaj la mortema orelo aŭdis nenion, krom la resonoj de l'majesto de ĝia komando. Kiu ago estus pli potenca ol tio, ke per la povo de Dio tiu Revelacio estas 'disfendita' kaj eksigita ĉe la apero de unu persono ? Konsideru, ĉu ĝi ne estas ago pli potenca, ol tio, kion tiuj malnoblaj kaj malsaĝaj homoj imagis kiel signifon de la disfendo de la ĉielo ?" <ref>''Kitáb-i-Íqán'' ("[[Libro de Certeco]]") de ''Bahá'u'lláh'' : unua parto, paragrafo 46-a</ref> </blockquote>
 
==Referencoj==