Luigi Pirandello: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dapal (diskuto | kontribuoj)
Dapal (diskuto | kontribuoj)
Linio 27:
 
=== Familio ===
Luigi Pirandello, filo de Stefano Pirandello kaj Caterina Ricci-Gramitto, kiuj apartenis al burĝaj familioj, naskiĝis en 1867 en kvartalo Càvusu en Girgenti, nomo per kiu estis nomita la nuna sicilia urbo Agrigento.
 
En la tuja proksimeco de la akuŝo, kiu devis okazi en [[Porto Empedocle]], pro ĥolera epidemio kiu estis batanta Sicilion, la patro Stefano decidis movi la tutan familion en izola farmo por eviti kontakton kun la malsano. Porto Empedocle, antaŭ nomiĝi tiel, estis kvartalo de Girgenti.
 
Kiam en 1853 oni decidis aŭtonomecon de ĝi, «''la limo inter la du komunumoj estis fiksita apud la fino de sekigita rivero kiu duonigis la kvartalon nomata "u Càvuso" aŭ "u Càusu" (kiu signifas pantalono) [...] Ĉi Càvuso apartenis duone al nova komunumo de Porto Empedocle, duone al Girgenti [...] Iu oficisto de la komunuma registro pensis ke tiu ne estis bona afero [ke oni skribus ke iu estus naskiĝinta en loko nomita pantalono], kaj ŝanĝis tiun vulgaran "Càusu" al "Caos" (ĥaoso)''»<ref>{{citaĵo el libro|titolo=Biografia del figlio cambiato|familia nomo=Camilleri|persona nomo=Andrea|aŭtoroligilo=Andrea Camilleri|jaro=2000|eldoninto=Rizzoli|loko=Milano|isbn=9788817866125|paĝoj=15-16|lingvo=it}}</ref>.
 
La patro Stefano, partoprenis inter 1860 kaj 1862 al la prodaĵoj de [[Giuseppe Garibaldi]]; en 1863 edziĝis al Caterina, fratino de lia samarmeano, Rocco Ricci-Gramitto.
 
La patrina avo de Luigi, Giovanni Ricci-Gramitto, estis unu el la plej valoraj elstaruloj de la sicilia revolucio de 1848-49 kaj, lasita for de la amnestio kiam [[Burbonoj]] revenis, foriris al [[Malta]], kie mortis nur 46-jaraĝa poste unu jaro, en 1850.<ref>{{citaĵo el libro|titolo=Lettere giovanili da Palermo e da Roma 1886-1889|familia nomo=Pirandello|persona nomo=Luigi|jaro=1993|eldoninto=Bulzoni|lingvo=it|isbn=9788871196275|loko=Romo|redaktinto=PROVIDENTI, Elio}}</ref>.
 
La patra avo, Andrea, estis ŝipentreprenisto kaj riĉa negoculo de Pra', kiu nun estas kvartalo de [[Ĝenovo]].
 
La familio de Pirandello estis bonstata, danke al komerco kaj al la ekstraktado de [[sulfuro]].
 
=== La unuaj jaroj ===
=== La geedziĝo ===