[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Geografio
Historio
Linio 41:
Ofte oni similas la geografion de la urbo al aglo kun etenditaj flugiloj, kies kapo estas malgranda duoninsulo enhavanta la plej malnovan parton de la urbo.
 
La [[klimato]] estas tipe [[Mediteranea klimato|mediteranea]]: vintroj estas sufiĉe varmaj (kutime la temperaturo estas super la nulo) kaj riĉaj je pluvoj; someroj estas varmaj (ĉiun jaron estas ĉirkaŭ 30 tagoj en kiuj la maksimuma temperaturo superas 30°C) kaj sekaj (pluvoj ja okazas sed malofte).
 
== Historio ==
Eble estis jam prahistoria vilaĝo en la duoninsulo de la malnova urbo. Certe la [[Antikva Grekio|antikvaj grekoj]] jam konis Bari sub la nomo de Βαριον (''Barion''). ''Barium'' iĝis romia urbo en la [[3-a jarcento a.K.]] kiel ''municipium cum suffragio'': ĝiaj urbanoj havis la samajn rajtojn kaj devojn kiel la urbanoj de Romo mem.
 
Post la falo de la [[Romia Imperio]], Bari apartenis al [[Ostrogotoj]] dum kelkaj jardekoj. Poste la [[Bizanca imperio]] forprenis la urbon de la Ostrogotoj. Tiu regado ankaŭ ne daŭris; dum preskaŭ tri jarcentoj Bari estis disputata inter bizancianoj kaj [[lombardoj]].
 
En [[841]] ĝi estis konkerita de [[berberoj]], aliance al [[araboj]], kaj ekestis la [[emirlando]] de Bari, kies unua emiro estis Ĥalfuun. Ankaŭ la emirlando tamen ne longe daŭris kaj en [[871]] [[Ludoviko la 2-a (Italio)|Ludoviko la 2-a]], regante armeon de [[frankoj]] kaj lombardoj kaj helpata de [[kroatoj|kroataj]] ŝipoj, konkeris la urbon kaj kaptis ĝian lastan emiron.
 
Baldaŭ ([[875]]) Bari iĝis denove parto de la Bizanca Imperio, kaj ankaŭ ĉefurbo de la regiono (''Thema''). Ĝi restis sub la bizancanoj, kun etaj paŭzoj, ĝis [[1071]], kiam la Normandoj konkeris ĝin post longa sieĝo.
 
Poste, la historio de Bari estas la sama ol Napolo kaj aliaj urbo de Suditalio.
 
== Vidindaĵoj ==