Kieva Regno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Mi devas revenigi la artikolon al la antaŭa stato laŭa al la esperanta lingvo-tradicio kaj ĝenerale aprobita historiografio (same kiel an la angla kaj aliaj versioj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Cathedral of St. Sophia, the Holy Wisdom of God in Novgorod, Russia.jpg|thumb|250px|<center>Katedralo de Sankta Sofia en la [[kremlo]] de [[Novgorodo]] - la dua plej aĝa konservita konstruaĵo de rus-ortodoksa preĝejo]]
[[Dosiero:Principalities of Kievan Rus' (1054-1132).jpg|thumb|250px|<center>Kieva Regno]]
 
La mezepoka slava imperio '''Kieva Regno''' aŭ '''Kijiva Rusjo'''<ref>[http://vortaro.ukrainio.org.ua/Ĉefpaĝo/r/u Difino de ''Rusjo'' en la vortaro de Volodimir Pacjurko]</ref> ([[rusa lingvo|ruse]] ''Киевская Русь'', [[ukraina lingvo|ukraine]] ''Київська Русь'') estas antaŭaĵo de la nuntempaj ŝtatoj [[Rusio]], [[Ukrainio]] kaj [[Belorusio]], kun centro en la urbo [[Kievo]].
 
La Kieva Regno ekestis dum la 9-a jarcento, kiam en Orienta Eŭropo pluraj regnoj de [[vikingo]]j, kiuj ŝipe regis riverojn kaj ties ĉirkaŭaĵojn, kaj regnoj de [[slavo]]j unuiĝis. La nobelaj regantoj de la Kieva Regno venis el la dinastio de la [[rurikidoj]].
 
La teritorio de la imperio kovris ĉiujn terenojn inter la historiaj negocaj urboj ''[[Ladoga]]'' kaj ''[[Novgorod]]'' en la nordo ĝis ''Berezano'' kaj ''Tmutorokano'' en la sudo, de la malnovaj urboj ''[[Haliĉ]]'' kaj ''[[Izborsk]]'' en okcidento ĝis la nove fonditaj urboj ''[[Jaroslavl]]'' kaj ''[[Murom]]'' en oriento.
 
La frumezepoka imperio, kies giganta teritorio estis loĝata de orient-[[slavoj]], [[finnoj]] kaj [[baltoj]], rande eĉ de [[Irano|irananoj]] kaj [[turkecajtjurkaj popoloj]], estis regata de tribo, kiu nomis sin "rus" kaj devenis el [[Skandinavio|Skandinavujo]], grandparte el [[Svedio|Svedujo]]. Kvankam la skandinavoj konsistigis la plejparton de la nobeloj, komercistoj kaj militistoj, la dominantaj kulturo kaj lingvo estis slavaj kaj la skandinavoj jam post malmultaj generacioj komplete slaviĝis.
 
Dum la 10-a jarcento la imperio travivis kulminon, kiam la grandduko [[Svjatoslavo la 1-a]] detruis la regnon de la [[ĥazaroj]] kaj dumtempe konkeris grandajn partojn de [[Balkano|Balkanio]] (interalie la [[Bulgario|bulgaran regnon]]).