Zeto (mitologio): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ' thumb|Amfiono kaj Zeto '''Zeto''', latine ''Zethus'', estas en la helena mitologio unu el la filoj de la ple...' |
Antiopa de Tebo |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Amfion och Zethos, Nordisk familjebok.png|thumb|Amfiono kaj Zeto]]
'''Zeto''', [[latino|latine ''Zethus'']], estas en la [[helena mitologio]] unu el la filoj de la plej alta dio [[Zeŭso]] kaj lia amantino [[Antiopa de Tebo|Antiopa]], filino de la teba reĝo [[Nikteo]].
Antiopa estis tiel bela, ke altiris atenton de la plej alta dio [[Zeŭso]] kaj el tiu ĉi amrilato naskiĝis fratoj [[Amfíono]] kaj Zeto. Pro timo antaŭ sia edzo forlasigis Antiopa la ĝemelojn en arbaro. Sed laŭ aliaj fontoj lasis ilin en arbaro onklo de Antiopa [[Liko]] pro urĝa postulo de sia edzino [[Dirka]]. Trovis ilin paŝtisto, prenis al si kaj donis al ili edukadon kaj klerigon. Ili elkreskis en kompaktajn junulojn, sed ĉiu estis alia: Amfiono estis delikata kaj modera kaj ŝatis muzikon, dum male Zeto estis fortulo, ŝatis ĉason kaj luktadon. Tamen ili vivis kontente kune kaj nenion konjektis pri sia origino.
|