9-a de aŭgusto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: primilitaj eventoj en 1940
Linio 37:
** Pola generalo [[Kazimierz Sosnkowski]] iĝis ministro pri [[militisto|militistaj]] aferoj
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: [[Operaco Barbaroso]]: komandantaro de [[Wehrmacht]] eldonis sekretan direktivon pri koncentrado de germana militistaro en [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] kadre de preparoj al agreso kontraŭ [[Sovetunio]]; [[Varsovio]]: "Biuletyn Informacyjny" informis, ke ortodoksaj ukrainaj klerikoj donacis al germana armeo 38 preĝejajn [[sonorilo]]jn; "Walka" (Batalo), periodaĵo de Nacia Partio en enkonduka artikolo ''Ĝenerala linio kaj ties konsekvencoj'' konstatis, ke neniam germanoj sukcesos aktive [[kunlaborismo|kunlaborigi]] polojn kontraŭ judoj kaj ''Ni povas iri en internaj aferoj nek kun germanoj kontraŭ judoj, nek kun judoj kontraŭ germanoj. Ni iras propravoje''.
** Polaj ŝipoj ''SS Śląsk'' kaj ''SS Cieszyn'', pro minaco de transpreno flanke de franca [[reĝimo de Vichy]], fuĝis de haveno [[Kaolack]] en Franca [[Okcidentafriko]] al [[Banĵulo|Bathurst]] en brita [[Gambio]]; [[Londono]]: dum dutaga konferenvo de Nacia Konsilio pola ministro pri socia protekto listigis nombron de polaj [[rifuĝinto]]j: en neokupata Francio - 11 mil, Rumanio - 5 mil, Hungario - 4 mil, Britio - 3 mil, Jugoslavio - 1 mil, Portugalio - 1 mil, Hispanio 600, Alĝerio kaj Maroko - 500
** [[1941]]: Germanaj regopovoj en [[Varto]]-Lando malpermesis vendi [[frukto]]jn al [[poloj]]; aperanta en [[Lublin]] gazeto por poloj ŝanĝis titolon de "Głos Lubelski" al "Nowy Głos Lubelski" (Nova Lublina Voĉo) kaj en [[Lvovo]] aperis germana "Gazeta Lwowska" (Lvova Gazeto), kies eldonkvanto por [[Galicio]] post 2 jaroj superis 88 000 ekzempleroj
** [[1942]]: [[Gestapo]] kaj [[SS (organizo)|SS]] pafmortigis en Kostrze apud [[Krakovo]] ĉ. 100 judojn; en germana [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]] pereis judino [[Edith Stein]], filozofino kaj [[karmelanoj|karmelanino]] - postmorte [[beatigo|beatigita]] de papo [[Johano Paŭlo la 2-a]]; al Aŭŝvicon oni alveturigis 1068 judojn el [[Francio]], el kiuj 794 estis tuj mortigitaj en [[gaso|gas]]ĉambroj