Anselmo de Canterbury: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e alia Klemento la 3-a
Linio 23:
En 1063 Lanfranc iĝis abato de [[Caen]], kaj la monaĥoj de Bec nomumis Anselmon prioro. En 1079, kiam Abato Herluin (militisto-monaĥo kiu fondis Bec) mortis, Anselmo iĝis abato. Rapide Bec iĝis grava centro de klereco. Anselmo mem komencis filozofajn verkojn.
 
Post la normanda kapto de [[Anglio]], Bec akiris vastajn bienojn en tiu lando, kaj de tempo al tempo Anselmo devis viziti ilin. Tie li altiris la favoron de la popolo pro sia mildeco kaj sia rekteco. Lanfranc, kiu estis ĉefepiskopo de Canterbury ekde 1070, mortis en 1089 kaj multaj konsideris Anselmon lia plej taŭga sekvanto. Tamen [[Vilhelmo la 2-a (Anglio)]] ne nomumis iun ajn: anstataŭe, li forprenis la enspezojn de la ĉefdiocezo. En 1092 Anselmo, pro invito de [[Hugo (1-a Grafo de Chester)]], transiris la [[Maniko]]n al Anglio. Tie Vilhelmo la 2-a malpermesis lian reiron al Normandio. La sekvantan jaron Vilhelmo grave malsanis, kaj, kredante ke tio estis Dia puno pro tio ke li ne nomumis iun ajn ĉefepiskopo de Canterbury, decidis ke li ja nomumos Anselmon. Tiu tamen rezistis, dezirante la pli trankvilan vivon de klerulo, sed fine la reĝon devigis lin akcepti. Li konsekriĝis en [[1093]]. Antaŭ akcepti, tamen, Anselmo postulis du kondiĉojn: ke Vilhelmo redonu la enspezojn de la ĉefdiocezo (nur parte la reĝo faris tion); kaj ke li agnosku [[Urbano la 2-a|Urbanon la 2-a]] kiel [[papo]], ne la [[kontraŭpapo]]n [[Klemento la 3-a (kontraŭpapo)|Klementon la 3-an]].
 
== Konfliktoj kun anglaj reĝoj ==