1-a de septembro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→Eventoj: kompletigoj pri 1944 |
→Eventoj: pola diocezo de Smolensk kreiĝis |
||
Linio 11:
* [[1271]]: [[Gregorio la 10-a]] iĝis papo
* [[1364]]: Papo [[Urbano la 5-a]] anoncis [[buleo (papo)|buleon]] vivigantan [[Jagelona Universitato|Krakovan Akademion]]
* [[1636]]: [[Pollando]]: [[diocezo]] de [[Smolensk]] kreiĝis, establita de reĝo [[Sigismondo la 3-a Vasa]] post rekonkero de la urbo en [[Pola-rusa milito 1609-1618|pola-rusa milito]]
* [[1643]]: [[Svedio|Sveda]] armeo komencis nesukcesan [[sieĝo]]n de la ĉeĥa urbo [[Brno]]
* [[1715]]: [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la 15-a]] iĝis reĝo de Francio
Linio 34 ⟶ 35:
* [[1935]]: Litova [[mararmeo]] kreiĝis
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: Sen
** Registaro de [[Sovetunio]] ebligis al germanoj uzi radiostacion en [[Minsko]] por ke germanoj povu [[ĉifrado|ĉifre]] instrui siajn [[bombaviadilo|bombaviadilistojn]]; germana instrukcio por gazetaro: skribi, ke poloj [[provoko de Gliwice|atakis la unuaj]] kaj en titoloj eviti la vorton ''milito'', kaj informi pri 1,2 mln de germanoj vivantaj en Pollando (la vera nombro estis ĉ. 700 mil); [[Litovio]] anoncis neŭtralecon; [[Ĉikago]]: "Dziennik Chicagowski" publikigis alvokon de la Koncilio de Amerika Pola Diasporo ''Samlandanoj al Ago!'' kaj membroj de Nacia Asocio de Pollando deklaris transdoni tagan [[enspezo]]n al [[Fonduso]] de Nacia Defendo
** [[1940]]: [[Heinrich Himmler]] direktis al batalo kontraŭ pola rezista movado "specialan [[bataliono]]n de [[krimo|krimuloj]] komandatan de [[Oskar Dirlewanger]] sub kontrolo de [[SS (organizo)|SS]]; en pola [[Asocio de Armita Batalado]] estis 3733 [[oficiro]]j kun substandarditoj kaj 15 981 suboficiroj; en [[Varto]]-Lando fondiĝis [[konspiro|konspira]] Armia Narodowa (Nacia Armeo); germanaj regopovoj en [[Varsovio]] fiksis polican horon de la 21-a vespere ĝis la 5-a matene; la unuaj n-roj de germanaj gazetoj por poloj aperis en Varsovio kaj [[Krakovo]];
** [[Nov-Jorko]]: "Nowy Świat" informis (post du tagoj), ke en [[Ĝenevo]], [[Lisbono]], [[Cape Town]] kaj [[Ŝanhajo]] okazis funebraj ceremonioj lige al datreveno de la germana [[invado en Pollandon]]; [[Stokholmo]]: "Socialdemokraten" konstatis, ke la pola defendo postulas alian pritakson: ''Armea supereco de Germanio estis en Pollando multe pli alta ol en Francio, tamen sen ajna helpo, la polaj izolitaj [[armitaj fortoj]] pli longe rezistis kaj pli atakeme, ol la francaj''; en kartvela preĝejo en [[Istanbulo]] okazis [[meso (diservo)|meso]] kun partopreno de polaj soldatoj el internigejo en Kadikoyu; en [[Münchenbuchsee]] aperis la unua revuo por internigitaj polaj soldatoj "Goniec Obozowy" (Tendara Kuriero), eldonata ĝis junio 1945; [[Londono]]: "Wiadomości Polskie" citis fragmenton de la libro de Axel Heyst, ''After Hitler'': ''Kompare al ĉi tiu ago de revenĝo kaj malamo, la tri fruaj [[dispartigoj de Pollando-Litovio]] ŝajnas modelo de logiko kaj prezento de bonaj moroj. Fakte, la kvara dispartigo de Pollando naskiĝis de malamo kaj revenĝo . (...) Lume de tiuj ĉi faktoj la pola [[tragedio]] superas ĉiujn malfeliĉojn kaj [[katastrofo]]jn , kiuj falis al iu ajn nacio de Eŭropo en la modernaj tempoj''
** [[1941]]: Germanaj regopovoj enkondukis en [[Lvovo]] apartajn [[tramo|tram]]-vagonojn destinitaj "nur por judoj"; en [[Lodzo]] aperis [[konspiro|konspira]] junulara organizaĵo "Promieniści"; en [[Varsovio]] fondiĝas [[konspiro|konspira]] organizaĵo Polscy Socjaliści (Polaj [[Socialistoj]])
** Ĉefa Sekur-Oficejo de [[Nazia Germanio]] enkondukis devon marki [[judoj]]n per [[Stelo de Davido]] en [[Protektorato Bohemio kaj Moravio]], Nazia Germanio kaj en enkorpigitaj al ĝi polaj teritorioj; aktorino Sarah, filino de [[Winston Churchill]] apelacias per [[Londono|Londona]] radio pri helpo al polaj [[rifuĝintoj]]; en [[Blackpool]] aperas nova dusemajna revuo "Skrzydła. Wiadomości ze Świata" (Flugiloj. Sciigoj el la Mondo)
** [[1942]]: [[Pola Enlanda Armeo]] transdonis al [[Londono]] sian [[dokumento]]n pri [[ekstermejo|ekstermado]] de judoj; Organizaĵo de Eta [[Sabotado]] okaze de la datreveno de eksplodo de la dua mondmilito disĵetis en [[Varsovio]] ĉ. 30 mil [[flugfolio]]jn; [[pola|pollingva]] ''Informa Bulteno'' atingis nombron de 24 mil ekzempleroj; nokte de la 1-a/2-a de septembro sovetaj [[aviadilo]]j bombis [[Varsovio]]n - aparte damaĝis kvartalo [[Wola (administra parto de Varsovio)|Wola]]
|