Volkskammer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Ekesto kaj funkcio ==
La "provizoraProvizora ''Volkskammer''" kreiĝis la [[7-an de oktobro]] [[1949]], la tago de la oficiala kreo de la ŝtato GDR. La unua parlamento okazis, pli malfrue kaj laŭ alia proceduro ol origine planite, la [[15-an de oktobro]] [[1950]]. La balotoj de tiu jaro samkiel ĉiuj postaj ĝis la baloto de 1990 baziĝis sur ŝtate kontrolitaj listoj de kandidatoj, kaj en multaj lokoj ne okazis sekrete, kiel kutime en demokratioj, sed malferme, tial ke eblis kontroli, ĉu kaj por kiu partio unuopa ŝtatano voĉdonis.
 
Krom la gvida ŝtata partio [[Sozialistische Einheitspartei Deutschlands]] (SED), kiu nomumis la plej grandan nombron de parlamentanoj, en la parlamento reprezentiĝis kvar pliaj politikaj partioj, kiuj estis ŝtate kontrolitaj kaj ne politike sendependaj, nome la partioj ''Christlich-Demokratische Union Deutschlands'' (ne miksenda kun la [[Christlich Demokratische Union Deutschlands|samnoma partio de okcidenta Germanio]]), ''Liberal-Demokratische Partei Deutschlands'' (LDPD, do "liberal-demokratia partio de Germanio"), ''Demokratische Bauernpartei Deutschlands'' (DBD, "demokratia kamparana partio de Germanio") kaj ''Nationaldemokratische Partei Deutschlands'' (NDPD, "nacie demokratia partio de Germanio"). Krome aldone ekzistis parlamentanoj de la ŝtata socialisma sindikato FDGB, de la ŝtata socialisma junulara organizo FDJ, de la ŝtata socialisma virina organizo DFD, la ŝtata prikultura ligo [[Kulturligo de GDR|Kulturbund]] (al kiu post kontrolita permeso de esperantistaj aktivecoj ankaŭ aperis [[Esperanto-Asocio de GDR|Esperanto-sekcio]], de la "unuiĝo pri reciproka kamparana helpo" (de 1950 ĝis 1963 kaj ekde 1986) kaj la "unuiĝo de persekutitoj de la nazia sistemo" (1950 ĝis 1954). Ĝis la jaro 1958 ekzistis dua ĉambro de la parlamento, la "Länderkammer", kiu celis la reprezentiĝon de la federaciaj subŝtatoj (ĝis la jaro 1952 kvin federaciaj landoj plus orienta Berlino, ekde tiam dek kvin distriktoj) - Kadre de la forigo de federaciaj ŝtataj strukturoj kaj instalo de strikta centrigo tiu dua parlamenta ĉambro malinstaliĝis. Ĝis la jaro 1971 la reprezentantoj de [[orienta Berlino]], la ĉefurbo de GDR, kiu tamen kune kun la okcidenta parto de la urbo havis specialan statuson, estis "konsilaj parlamentoj", post tio ili havis normalan statuson de parlamentanoj.