Tolkmicko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 95:
=== Historio de Tolkmicko de la 13-a ĝis la 18-a jc ===
 
Ĝis la 13-a jc en tiuj terenoj loĝis la [[praprusoj]] "pogezanoj" (vidu la apudan mapon). Dum la jaroj 1233-1283 la [[praprusoj]] estis konkeritaj fare de germanaj kavaliroj de la [[Teŭtona Ordeno]]. Post la jaro 1273, rezulte de la du ribeloj de [[praprusoj]] (vidu la apudan mapon de la bataloj de la [[praprusoj]] kontraŭ teŭtonoj dum la 2-a ribelo de praprusoj), la tuta loĝantaro de la terenoj estis aŭ murdita aŭ forpelita. Ĉirkaŭ la jaro 1300 sur la monto, kie antaŭe estis la komerca setlejo de la [[praprusoj]], la kavaliroj de la [[Teŭtona Ordeno]] konstruis la fortikaĵon, kaj ĉe la piedoj de la kastelo ekaperis la urbo kun la germanaj kolonianoj. Dum la jaroj 1296-1300 la setlejo ricevis la lokigan privilegion ([[urborajto]]j). La unua skriba dokumento pri la nomo de la urbo devenas de la jaro 1326 kaj ĝi estis jena: '''Tolkemit'''. En la jaro 1330 en Tolkmicko estis konstruita la preĝejo (la nuna Rom-Katolika paroĥa preĝejo de [[Jakobo la pli aĝa]] (Sankta Jakobo Apostolo). La 21-an de marto 1351 la Granda Majsto de la [[Teŭtona Ordeno]] '''Heinrich Dusemer von Arfberg''' renovigis la lokigan privilegion ([[urborajto]]j), kaj en la jaro 1359 Tolkmicko kun la vilaĝo '''Nowinka''' ricevis la privilegion pri la [[fiŝkaptado]].
En la jaro 1440 ĝuste en [[Elblongo]] kaj [[Kwidzyn]] kreiĝis [[Prusa Konfederacio]] aŭ [[Prusia Konfederacio]] (en la germana ''Preußischer Bund'', en la pola ''Związek Pruski'') estis organizo formita la {{daton|21|februaro|1440}} ĉe [[Kwidzyn]] de grupo de 53 nobeloj kaj ekleziuloj kaj 19 urboj (inter ili Tolkmicko) en [[Prusio]], por kontraŭi la maljustecon ĉe la [[Teŭtonaj Kavaliroj]]. Ĝi estis bazita sur la modelo de simila organizo, nome la '''Lacerta Unio''' establita en la jaro 1397 de nobeloj el [[Chełmno]].