Kock: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| (2), |right → |dekstra (2) per AWB
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 44:
| vikinovaĵoj =
}}
'''Kock''' estas urbo en [[Lublinio]] en [[Pollando]]. Ĝi apartenas al [[komunumo Kock]] en [[distrikto Lubartowski]]. Privata nobela urbo iĝis en 1417. Laŭ donitaĵoj el 2010 en la urbo estis 3 619 loĝantoj.
 
==Nomo==
La nomo aperis en notoj el 1258 kiel Cocsk. En la 15-a jarcento uziĝas la nomo Kocsko (Koczsko en 1427). En 1787 la urbonomo skribiĝas kiel Kocko. De la 19-a jarconto oni uzas la nunan formon.
 
==Historio==
La unua daŭra [[setlado|setlejo]] en la nuna Kock datiĝas ekde la 10 jarcento. En 1417 reĝo [[Ladislao la 2-a Jogajlo]], laŭ peto de [[episkopo]] de [[Płock]], eldonis lokigan privilegion por Kock kiel hereda [[vilaĝo]]. La privilegion konfirmis filo de Jogajlo – [[Ladislao la 3-a (Pollando)|Ladislao la 3-a]] en 1443 en [[Buda]]. En 1518 la urbo estis posedaĵo de granda krona hetmano kaj [[vojevodo]] de [[Sandomierz]] – Mikołaj Firlej el Dąbrowic ([[distrikto Lubelski]]. La familio Firlej regis en Kock ĝis la 2-a duono de la 17-a jarcento. Sub ilia regado la urbeto iĝis grava centro de [[reformacio]]. Ĉirkaŭ 1750 Kock iĝis proprietaĵo de princino Anna Jabłonowska el domo Sapieha, kiu trakonstruis la urbon, interalie per difino de [[urboplaco]]. Ŝi fondis [[urbodomo]]n, [[preĝejo]]n kaj [[palaco]]n laŭ projekto de Szymon Bogumił Zug. Provo de diversaj reformoj en ŝia heredaĵo finiĝis per [[bankroto]]. Post ŝia morto Kock transprenis ŝiaj pruntedonintoj – bankistoj de Varsovio. Koninda persono de juda societo estis cadiko Mendel Morgenstern, kreinto de t.n. kocka [[ĥasidismo]] (en la jaroj 1834–1859). Tiutempe al Kock alvenadis pluraj pilgrimantoj. En la 19-a jarcento loĝantaro aktive partoprenis naciajn insurekciojn kontraŭ [[Rusia Imperio]], pro kio la urbo de 1870 estis senigita de [[urborajto]]j, kiujn reakiris nur en 1915.
 
Apud la urbo okazis pluraj [[batalo]]j dum pola-aŭstra milito, [[novembra ribelo]], [[januara ribelo]], [[pola-bolŝevika milito]] kaj la germana [[invado en Pollandon]].
 
Liberigo de la urbo sekvis la 22-an de julio 1944, kiam [[bataliono]] de la 27-a [[Volinio|Volinia]] [[Divizio]] de [[Pola Enlanda Armeo]] sub komando de [[leŭtenanto]] K. Filipowicz eniris la urbon.
 
Pro pluraj provoj [[Homo sovieticus|sovetigi]] Kock, la 1-an de majo 1945, taĉmento de [[Marian Bernaciak]] „Orlik” okupis la urbon kaj likvidis kelkiujn membrojn de Pola Laborista Partio.
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Anatemitaj Soldatoj]]
 
==Eksteraj ligiloj==
* [http://kock.pl paĝo de la urbo]
 
{{projektoj|commonscat=Kock}}
 
{{Citlibro | Familinomo = _Rymut_ | Nomo = _Kazimierz_ | Titolo = _Nazwy_ _miast_ _Polski_ | Jaro = 1987 | Eldonejo = _Zakład_ _Narodowy_ im. _Ossolińskich_ | ID = _ISBN_ 83-04-02436-5 | Paĝoj = _strona_ 110 }}
[[Dosiero:Kock lubelskie centrum miasta 01.jpg|eta|290px|dekstra|<!-- Kock - _centrum_ _miasta_ -->]]
[[Dosiero:Kock lubelskie centrum miasta 02.jpg|eta|290px|dekstra|<!-- Kock - _centrum_ _miasta_ -->]]
Linio 55 ⟶ 73:
[[Kategorio:Urboj de Lublinio]]
[[Kategorio:Urboj de Pollando laŭ alfabeto]]
[[Kategorio:Juda historio en Pollando]]