Osnabrück: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
 
Ankoraŭ hodiaŭ episkopejo, la urbo havas katolikan katedralon de fru-romaneca stilo. Kvankam preskaŭ neniom de la originala katedralo restis, arkeologoj malkovris ke la plej malnovaj partoj da la konstruaĵo devenas el la [[10-a jarcento]]. Tamen, plejparto da la katedralo estis konstruita en la [[12-a jarcento|12-a]] kaj [[13-a jarcento]]j, kaj la ĥorejo estas gotika aldono. Strange, la pli nova sudokcidenta turo ampleksas la kvaroblan areon kompare kun la pli malnova turo. La plano por rekonstrui la duan turon neniam efektiviĝis, do la du turoj ŝajnas misproporciaj.
[[Dosiero:Brandenburg-Prussia.jpg|eta|maldekstra|La pligrandigoj de la teritorio de Prusio en la 17a kaj la 18a jc. *''blue'': Margraflando [[Brandenburgio]] en la jaroj 1600 *''verde'': [[Duklando Prusio]] en la jaro 1600 *''flave'': Terirtorioj aneksitaj en la 1600-1772 *''ruĝe'': Teritorioj aneksitaj en la 1772-1795 sekve de la [[dispartigoj de Pollando-Litovio]] 1. Nova [[Silezio]] 2.[[Varmio]] 3.Malantaŭa [[Pomerio]] 4.[[Antaŭpomerio]] 5.[[Magdeburgo]] 6.[[Osnabruck]] 7.[[Minden]] 8.Mark 9.[[Kleve]]]]
 
Ĉar la civitanoj elektis sekvi la [[Reformacio|Protestantisman reformacion]], konflikto kreskis kun la Katolika episkopo kiu ne estis solvita ĝis la [[17-a jarcento]]. Eble la plej grava evento de la historio de Osnabruko estis la diplomata negocado inter la jaroj [[1643]] kaj [[1648]], kaj la rezultanta [[Traktato de Vestfalio]], kiu finis la [[Tridekjara milito|Tridekjaran militon]]. Ĉar la katolika kaj protestisma delegacioj rifuzis renkonti persone, la katolikoj rezidis en [[Münster]] dum la Protestantoj rezidis en Osnabruko. Ĉiutage mesaĝistoj devis rajdi de Osnabruko al Münster kaj inverse por liveri la plej novajn aktojn. La traktato diktis ke la urbo estu regnita alterne de katolika kaj protestisma episkopo. La protestismaj episkopoj estis nomita de la Duko de [[Braunschweig-Lüneburg]]. Tial, la lasta [[princo-episkopo]] ''Princo Frederiko'' (1763-1827) estis elektita en beba aĝo de 196 tagoj por ebligi al li havi la oficon plej eble longan tempon. Hodiaŭ, estas pli-malpli same multe da protestantoj kiom da katolikoj en la urbo.