Émile Peltier: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Theomanou movis paĝon Emile Peltier al Émile Peltier: Ĉar tia estis lia nomo
Linio 6:
 
== Esperanta agado ==
Peltier estis pioniro de Esperanto ĉe la [[katoliko]]j. Li esperantiĝis en [[1901]]. Senlace li laboris por konvinki la katolikojn, ke ili uzu tiun armilon por defendi sian religion{{Mankas fonto}}.
 
Jam en 1903 aperis, sub la nomo de societo „[[Espero Katolika]]“, Esperant-lingva aldono al ''L' Aube'', franca revueto. Tiu societo ricevis aprobon de la ĉefepiskopo [[René François]]. En oktobro [[1903]], ''Espero Katolika'' fariĝis okpaĝa gazeto. En [[1905]], dum la unua [[Universala Kongreso]] en [[Bulonjo ĉe Maro]], Peltier diris la unuan Esperantistan [[meso]]n, sed ne povis prediki en Esperanto, pro malpermeso de la tiea [[episkopo]]. Tamen, ne ĉesiginte sian klopodon, li ricevis dum la [[2-a UK|dua kongreso]] en [[Ĝenevo]] en 1906, pere de Monsinjoro Giambene, leteron el [[Romo]], esprimantan „Papan Plaĉon“, kaj komunikantan „Lian Apostolan Benon“. Tuj sekvis permeso por prediko, kiu okazis la [[2-an de septembro]] [[1906]] en la preĝejo ''S. François''. La granda intereso, kiun havis por Esperanto [[Pio la 10-a]], estis plej grava kuraĝigo kaj naskis pionirojn por la Katolika Esperanta movado.