Urbeto (urbo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kani movis paĝon Town (Nov-Anglio) al Urbeto (urbo): por kongruigi ĝin kun alilingvaj artikoloj
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Urbeto''' estas vorto kiu povas esti uzata en Esperanto kiel meza termino inter [[vilaĝo]] kaj [[urbo]]. En la [[angla]] tiu diferenco devenas el uzado de du vortoj por urboj, nome ''city'' kaj ''town'', el kiuj ''city'' estus ĉiam pli granda, do tradukebla al grandurbo dum ''town'' al urbo aŭ ''city'' al urbo dum ''town'' al urbeto. En la historio de [[Hispanio]] tiu intermeza stadio inter vilaĝo kaj urbo estas nomita ''villa''; tiele multaj setlejoj unue estis ''villa'' kaj poste ''ciudad'' (urbo). Oni ne konfuzu tiun uzadon de la hispanlingva vorto ''villa'' kun alia signifo de la sama vorto por unusola kampardomo aŭ ĝardendomo, nome [[vilao]], similaj al la [[Romia Imperio|romiaj]] vilaoj.
 
==Town (Nov-Anglio)==
'''''Town''''' (kelkfoje esperantigita kiel "taŭno") estas specifa formo de administra organizo en [[Nov-Anglio]]. En la ses novangliaj ŝtatoj, taŭno estas pli grava administra unuo ol la kantono. Fakte, en [[Konektikuto]], [[Rod-Insulo]], kaj 7 (el 14) kantonoj de [[Masaĉuseco]], la kantonoj tute ne havas juran aŭ administran funkcion, ekzistante nur kiel mapaĵoj. En la cetero de la regiono, kvankam kantonoj havas kelkajn funkciojn, la taŭnoj plenumas taskojn, kiuj en aliaj partoj de Usono estas kantonaj funkcioj. En Nov-Anglio, preskaŭ la tuta tera amplekso de la ŝtatoj apartenas al la diversaj taŭnoj, krom kelkaj tute neloĝataj nordaj regionoj de [[Nov-Hampŝiro]] kaj [[Majno]].