Szczebrzeszyn: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 44:
| vikinovaĵoj =
}}
'''Szczebrzeszyn''' estas urbo en [[Lublinio]] en [[Pollando]]. Ĝi apartenas al [[komunumo Szczebrzeszyn]] en [[distrikto Zamojski]]., 5294 loĝantoj (stato laŭ 2011).
 
Szczebrzeszyn plenumis gravan ekonomian, kulturan kaj klerigan rolon. Estis centro de porsendepena agado kaj bataloj kontraŭ [[dispartigoj de Pollando-Litovio|okupantoj]].
 
==Historio==
Sciencaj esploroj konstatis, ke la unuaj loĝantoj [[setlado|setliĝis]] sur la kastela [[monto]] ĉirkaŭ 5 mil jarojn antaŭe. Tio estis [[neolitiko|neolitika]] agrikultura popolo de [[funelpokalkulturo]]. Situo de murzonigita setlejo inter [[Kievo]] kaj [[Krakovo]], vojkruciĝe de la [[Sukcena Vojo]] kreis ŝancon de dinamika disvolvo. Samtempe tamen tiudirekten okazis [[invado]]j de [[turkoj]], [[tataroj]], [[kozakoj]] kaj aliaj malamikoj, kiuj detruis la urbeton.
 
Privata [[nobelo|nobela]] loko kun [[urborajto]]j el 1352, donitaj de [[Kazimiro la 3-a (Pollando)|Kazimiro la 3-a]]. Dum [[reformacio]] estis [[kalvinismo|kalvinisma]] [[urbo]]. Diversaj [[kulturo]]j kaj [[religio]]j ĉi tie kunekzistis: [[katoliko]]j, [[judoj]], [[arianismo|arianoj]]. La pasintecon atestas [[baroko|baroka]] monaĥeja [[preĝejo]], [[ortodoksismo|ortodoksa kirko]] defendkaraktera el la 15-a jarcento, [[sinagogo]] kaj unu el la plej malnovaj [[juda tombejo|judaj tombejoj]].
 
El apuda Michałów devenas [[gento]] de Kaczorowski – de la patrino de Karol Wojtyła, la papo [[Johano Paŭlo la 2-a]].
 
La urbo estas konata interalie de la [[verso]] de [[Jan Brzechwa]], tial oni lokigis ĉi tie [[ligno|lignan]] [[monumento]]n de [[grilo]] kun [[violono]] apud pitoreska fonteto. En la tuta urbo estas kelkaj monumentoj de griloj, interalie antaŭ la [[urbodomo]].
 
==Kroniko de la germana kaj soveta okupadoj==
 
<br clear=all>
[[Dosiero:Chrzaszcz2.JPG|300px|thumb|right|Chrząszcz - "brzmi w trzcinie, w Szczebrzeszynie"]]