La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
* [[José Antonio Vergara]], ''Interlingvismo kaj scienca kulturo''; la aŭtoro rilatigas la kreskon de la [[scienco]] kiel universale alirebla kontraŭ la dividoj inter havantoj kaj nehavantoj kaj la maljusteco de ekzisto de reganta lingvo en scienco kia estas la angla. FAkte tio okazis kiel ''rezulto de procezo sufiĉe lastatempa el longdaŭra historia vidpunkto'',<ref>[[José Antonio Vergara]], ''Interlingvismo kaj scienca kulturo'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 187.</ref> kiu pintis post la Dua Mondmilito kiam koincidis la pliintensiĝo de la sociekonomia rolo de la scienco kun la forvaporiĝo de antaŭa, limigita plurlingvismo. Li montras ekzemplojn el [[Sri-Lanko]] kaj [[Sudafriko]], kie la propraj lingvoj ne povas esti uzataj por sciencaj celoj. Li proponas kiel klopodo malpliigi la monopolon de la angla eventualan uzadon ''de Esperanto (aŭ iu alia similspeca lingvo)''<ref>Samloke, paĝo 190.</ref> kaj montras kiel ekzemploj la atingoj de la esperantaj [[Vikipedio]] kaj la Serio Scienca Penso de [[UEA]].
* [[Sergej N. Kuznetsov]], ''Memorando pri interlingvoj kaj interlingvistiko''; ĉirkaŭ la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj okazis ĉefe en Usono kontaktoj inter lingvistoj (LSA) kaj defendantoj de internaciaj lingvoj, kiaj Esperanto (IALA). Ĉirkaŭ 1905 "Esperanto jam estis venkinta siajn antaŭajn konkurantojn", dum "la franca pli kaj pli cedis terenon al la angla".<ref>[[Sergej N. Kuznetsov]], ''Memorando pri interlingvoj kaj interlingvistiko'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 194.</ref> Tamen la panoramo ŝanĝiĝis: en 1907 "ektondris la Ido-skismo" kaj post la Unua Mondmilito la Ligo de Nacioj helpis la formadon de klubo de mondolingvoj. En la 1920-aj jaroj aperis nova entuziasmo pri la "fina venko" de Esperanto. Gravis la figuro de [[Alice Vanderbilt Morris]] kiu klopodis kunigi lingvistojn kun interlingvistoj. La memorando de [[Edward Sapir]] proponis novan internacian helpan lingvon kun pli limigita fonetiko, kio estus malkongrua kun heredata vortotrezoro. Ankaŭ [[Nikolai Trubetzkoy]] sekvas tiun tendencon. Ĉiuokaze IALA iel sukcesis ĉar "progresigis la teorion de internacia lingvo kaj kontribuis al ties enigo en la ĝeneralan diapazonon de la nuntempa lingvoscienco".<ref>Samloke, paĝo 200.</ref> En 1930 [[Otto Jespersen]] anoncis la aperon de nova sciecno nome "interlingvistiko" kiu "esploras la strukturon kaj bazajn nociojn de ĉiuj lingvoj cele al establo de normo por interlingvoj".<ref>Samloke, paĝo 200.</ref> Finfine en Kopenhago (1936) oni kliniĝis al naturalismo, dum la lasta produkto de la klopodoj de interlingvistoj (inter kiuj [[André Martinet]]) estis [[Interlingua]]. Post la Dua Mondmilito denove la lingva panoramo ŝanĝiĝis: ''la nombro de etnaj lingvoj konstante malkreskas (pro malapero de minorittaj lingoj), sed la nombro de interetnaj lingvoj [...] konstante kreskas''.<ref>Samloke, paĝo 202.</ref> Kaj post la [[disfalo de Sovetunio]], en la mondo hegemonias [[kapitalismo]], kaj lingve la [[usona angla]]. Sed ĉefa ŝanĝo por interlingvistiko estas ke ''Naturaj interlingvoj (angla, frana, rusa...) vere ofte estas uzataj kiel lingvoj helpaj, [dum] artaj interlingvoj evoluis alidirekte'', nome por ĉefa lingvo, ne helpa interetna.<ref>Samloke, paĝo 203.</ref>
* [[Aleksandr D. Duliĉenko]], ''Tezoj pri slava interlingvistiko''; nome 11 tezoj pri slava interlingvistiko, nome "ke ĝermanaj kaj romanaj lingvoprojektoj kaj proponoj precipe pretendas je tutmonda disvastigo, dum slavaj lingvoprojektoj estas destinita por regiona disvastigo."<ref>[[Aleksandr D. Duliĉenko]], ''Tezoj pri slava interlingvistiko'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 206.</ref> Tio estas ĝi klopodas al tutslava lingvo, kaj tiele oni listigas ĝis 21 tiajn projektojn., inter kiuj elstaras la malnova eklezia slava lingvo, la [[rusa lingvo]] kaj la [[serbokroata lingvo]].
* [[Aleksandr D. Duliĉenko]], ''Tezoj pri slava interlingvistiko'';
* [[Vera Barandovska-Frank]], ''Arto inter lingvo kaj literaturo''; jam en antaŭinterreta erao estis multaj klopodoj krei apartajn lingvaĵojn kiel arta materialo en literaturo, poezio aparte, filmoj, teatro, muziko, komiksoj ktp., el kio oni montras ekzemplojn. En la interreta nuntempo estis multaj retejoj kiuj kolektis listojn kaj montrojn de artefaritaj lingvoj (laŭ multaj aliaj difinoj ĉefe ''conlang''). Tie oni listigis ĝis 1200 tiajn lingvojn.
* [[Vera Barandovska-Frank]], ''Arto inter lingvo kaj literaturo'';
* [[Wera Blanke]], ''Planlingvaj impusoj por terminologoj: Wüster, Drezen, Warner'';
* [[Claude Gacond]], ''Kreo de CDELI kaj ĝia nuna situacio'';