Mezopotamio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 122:
 
=== Arto ===
{{Ĉefartikolo|Mezopotamia arto}}
'''Mezopotamia arto''' estas kronologia kaj geografia dividaĵo de la [[historio de arto]] kiu temas pri [[Mezopotamio]] dum la [[Antikva Erao]]. Ĝi referencas al la artaj montroj de la kulturoj kiuj floris ĉe la bordoj de la riveroj [[Tigriso]] kaj [[Eŭfrato]] el la [[Neolitiko]] (ĉirkaŭ la 6-a jarmilo a.K.) ĝis la falo de Babilono antaŭ la [[persoj]] en la jaro 539 a.K.
 
Post jarmiloj oscile inter la hegemonio de la Supra kaj Malsupra [[Mezopotamio]], la regiono, kiam formiĝis la [[persa imperio]], aliĝis al spaca areo de pli supera ordo, kiun la [[Antikva Macedonio|imperio de Aleksandro la Granda]] kaj la helenismo konektis kun la [[Romia Imperio]] (persa arto, helenisma arto). Eĉ en la epoko antaŭa al la persoj, la Mezopotamia arto havis kelkajn kontaktovojojn, pere de militoj, diplomatio kaj komerco longdistanca, kun la arto de la ceteraj civilizoj de la [[Antikva Proksima Oriento]] (arto de la civilizacio de [[hititoj]] kaj aliaj de [[Malgranda Azio]]; [[fenicio|fenica arto]], de la antikva [[Israelo]] kaj de aliaj civilizacioj de la mediteranea [[Levantenio]]; kaj la arto de la [[Antikva Egipto]]), eĉ kun la [[Arto de Barato|arto de Hindio]] kaj de [[Centra Azio]].
 
<center>
<gallery widths="200" heights="200">
File:FemaleStatuetteSamarra6000BCE.jpg|Ina figureto devena el [[Samarra]], ĉ. 6000 a.K.
File:Stele of Vultures detail 02.jpg|Fragmento de la Steleo de la gipoj, komenco de la periodo de la 3a dinastio, 2600–2350 a.K.
File:Nimrud ivory lion eating a man.jpg|Unu el la eburaĵoj de Nimrud, periodo nov-asira, 9-a al 7-a a.K.<ref>[http://www.britishmuseum.org/about_us/news_and_press/press_releases/2011/nimrud_ivories.aspx British Museum], fonto citita en [[:en:Nimrud ivories]]</ref>
File:Ishtar gate Pergamon Museum.JPG|Rekonstruaĵo de la [[Iŝtar-pordo]] (Babilono, 575 a.K.) en la [[Pergamo-muzeo]] (Berlino).
</gallery>
</center>
 
====Arkitekturo====
{{Ĉefartikolo|Arkitekturo de Mezopotamio}}
Inter la mezopotamiaj arkitekturaj atingoj estas la disvolvigo de urba planado, la domo kun centra [[korto]], kaj la [[zigurato]]j. Ne ekzistis arkitektura profesio en Mezopotamio; tamen, skribistoj skizis kaj administris konstruadon por la registaro, la nobelaro aŭ la monarkio.