La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 33:
* [[Vera Barandovska-Frank]], ''Arto inter lingvo kaj literaturo''; jam en antaŭinterreta erao estis multaj klopodoj krei apartajn lingvaĵojn kiel arta materialo en literaturo, poezio aparte, filmoj, teatro, muziko, komiksoj ktp., el kio oni montras ekzemplojn. En la interreta nuntempo estis multaj retejoj kiuj kolektis listojn kaj montrojn de artefaritaj lingvoj (laŭ multaj aliaj difinoj ĉefe ''conlang''). Tie oni listigis ĝis 1200 tiajn lingvojn. Estas diversaj tipoj de artaj lingvoj, nome artaĵoj: Fikcilingvoj estas konstruataj kuntekste de fikcia mondo (aŭ inverse); Mikrolandaj lingvoj estas kreitaj por la uzo de mikrolandoj kaj mikronacioj, ekzemple [[Talossa]]; Personaj lingvoj servas al la propra uzo de siaj aŭtoroj, iel kiel kaŝlingvoj proksime al [[mistikismo]]; Serĉaj lingvoj estas kreitaj ĉefe por amuzo, kiel [[Europanto]] aŭ Oou. Resume en unua grupo estu lingvaĵoj por karakterizi rolulon kiel Nagini en ''Harry Potter'', por arta avangardo, per [[komputilo]] ktp; en dua grupo, ellaboritaj lingvoprojektoj kun malgrandaj lingvokomunumoj, kiaj talossanoj aŭ [[klingona]], [[Toki Pona]] ktp. Kurioze multaj tiaj pruvoj venas el Usono, kie oni "ne sentas bezonon inventi lingvon por praktikaj celoj."<ref>[[Vera Barandovska-Frank]], ''Arto inter lingvo kaj literaturo'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 220; por la tuta artikolo paĝoj 209-222.</ref>
* [[Wera Blanke]], ''Planlingvaj impulsoj por terminologoj: Wüster, Drezen, Warner''; kelkaj esperantistoj estis gravaj terminologoj eĉ ekster Esperantujo. [[Eugen Wüster]] en Aŭstrio dediĉis sin al teknikaĵoj ĉefe pri elektriko kaj [[elektrotekniko]]. [[Ernest Drezen]] en Rusio, respektive Sovetunio, dediĉis sin ankaŭ al "science-teknikaj fak-esprimoj", kaj iĝis grava estro de la esperantisma movado en Sovetunio ĝis esti arestita kaj ekzekutita de la stalinisma "Granda Purigo". En la 1930-aj jaroj Wüster kaj Drezen kunlaboris en starigo de normigaj institucioj. La unua kodo ISA estis proponita de Drezen baze sur Esperanto. morfemoj, sed premo de reprezentantoj de [[Occidental]] postulis plian "naturalismon" (fakte plian latinidemon). Finifne nur Wüster kadre de ISO "gvidis la ellaboradon de vortaro pri bazaj nocioj de ilmaŝinoj".<ref>[[Wera Blanke]], ''Planlingvaj impulsoj por terminologoj: Wüster, Drezen, Warner'', en ''La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin'', Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 227.</ref> Poste ankaŭ [[Alfred Warner]] laboris por terminologio, nome por la Terminologia Sekcio de ISAE, ĉefe el la 1950-aj jaroj, kaj en la 1960-aj jaroj kunlaboris kun Eugen Wüster. Wera Blanke eltiras komunaĵojn inter la tri terminologoj (aŭ almenaŭ du el ili), inĝenieroj, pri elektrotekniko, esperantistoj el gimnazianoj, interesatoj ankaŭ pri aliaj planlingvoj, gravaj terminologoj.
* [[Claude Gacond]], ''Kreo de CDELI kaj ĝia nuna situacio''; la aŭtoro priskribas la fondon kaj disvolvigon de la [[CDELI]] en [[La Chaux-de-Fonds]], [[Svisio]], elirante el sia propra esperantistiĝo en la urbo kaj sia rilato al ricevitaj libroj. Post la pra-fondo en 1955, oni suferis la perdon de la arkivo de [[Jules Giliard]] en 1962, el kies sperto oni lernis por eviti similan perdon de la arkivo de [[Edmond Privat]] samjare en 1962. Tio estis la komenco de grava [[arkivo]], kiu naskiĝis cele al konservado de materialo ne nur pri Esperanto sed ankaŭ pri aliaj planlingvoj, kelkaj el kies sekvantoj ankaŭ partoprenis kiel volontuloj en la projekto kune kun majoritato de esperantistoj. En 1967 preskaŭ oni malsukcesis konservi la kolekton de [[Hans Jakob]], sed denove agado de Claude Gacond kaj kunlaborantoj sukcesis savi ĝin. El 2008 la materialo estas rete konsultebla pere de [www.cdeli.org propra retejo] kaj de [www.rero.ch la svisa bibliotekaro]. Laŭlonge de jardekoj en CDELI oni konstatis ke la interlingva situacio ŝanĝis ĉar ne esperantistoj uzis pli la anglan ol la francan, dum esperantistoj restis kiel nuraj subtenantoj de la projekto, kio metis Esperanton kiel nura uzata lingvo inter planlingvanoj.
* [[Claude Gacond]], ''Kreo de CDELI kaj ĝia nuna situacio'';
* [[Detlev Blanke]], ''Kiel organizi interlingvistikan agadon? Kelkaj spertoj de GIL'';
(daŭrigota)