5-a de decembro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Naskiĝoj: Władysław Szpilman
→‎Eventoj: aldono de primilitaj eventoj en 1939
Linio 33:
* [[1936]]: [[Konstitucio]] de [[Sovetunio]], konata kiel "[[stalinismo|Stalinisma]] Konstitucio" aŭ "Konstitucio de Venka [[Socialismo]]" estis proklamita - validis ĝis 1977
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1939]]: [[Episkopo]] de [[Gdańsk]] estis nomumita de la papo [[Pio la 12-a]] kiel [[apostolo|apostola]] administranto de [[diocezo]] [[Chełmża]], kio kaŭzis grandan indignon de la pola socio; germanaj ĝendarmoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en [[Ślesin]] 5 [[poloj]]n; [[germanoj]] [[deportado|deportis]] de [[Serock]] ĉ. 3 mil [[judoj]]n; [[Varsovio]]: Ludwik Landau en sia [[taglibro]] notis: ''[[Leciono]]j en [[bazlernejo]]j estas ĝenerale rekomencataj - kun ununura escepto: ekster la [[lernejo]]j por judaj infanoj. Samtempe judaj infanoj en bazlernejoj, en kiuj estis ĝis nun - ĝenerale en malgranda nombro - estis pro rekomendo de la germanaj regpovoj forigitaj. (...) Sed la germanaj lernejoj aperas ĉie, eĉ tie, kie estas minimumo da [[germanoj]]''.
** [[Soveta invado en Pollandon]]: [[Berlino]]: generalo Wilhelm Keitl telefone konstatis, ke [[deportado]] de [[judoj]] Sovetunien ne iras glate - mil forigitaj judoj revenis kun rusa [[oficiro]], kiu provis devigi la germanan por ilia reakcepto; [[Lvovo]]: germanaj regopovoj malfondis Animzorgan Seminarion, sed en aliaj lokoj oni instruas plu; [[Zuriko]]: svisa konsulo Thomsen raportante pri sia vojaĝo al [[Lodzo]] kaj [[Varsovio]] konstatis: ''Flanke de germanaj regopovoj estas daŭre farataj penadoj por krei polan [[protektorato]]n. Pro homogene negativa sindeteno de la pola socio aperas timo devigi certajn homojn por plenumo de respektivaj funkcioj''.
** [[1940]]: Germanoj de la 3-a ĝis la 5-a de decembro deportis de [[Radom]] al ĉirkaŭaj [[vilaĝo]]j ĉ. 2 mil judojn; Organizo de Eta [[Sabotado]] rompis en [[Varsovio]] [[montrofenestro]]jn de tiuj [[fotisto|fotejoj]], kiuj prezentis fotojn de [[uniformo|uniformitaj]] germanoj
** [[1941]]: En [[Poznań]] germanoj [[gilotino|gilotinis]] 13 polojn; [[konspiro|konspira]] "Jutro PN" (Morgaŭo de Sendependa Pollando) informas, ke en la [[okupado|okupata]] Pollando aperas jam 123 subteraj revuoj
Linio 39 ⟶ 40:
** [[1942]]: [[Gestapo]] kaj ĝendarmoj pafmortigis en Nakły ([[distrikto Ostrołęcki]]) 20 polojn
** [[1943]]: Majoro Denisov de soveta [[NKVD]] en sia raporto menciiis, ke inter 15 131 poloj, transdonitaj aprile kaj maje 1940 al dispono de NKVD estis 8348 [[oficiro]]j, en tio 13 [[generalo]]j, 77 [[kolonelo]]j, 197 subkoloneloj, 541 [[majoro]]j, 1441 [[kapitano]]j, 18 [[kleriko]]j, 6061 aliaj oficiroj
** [[1944]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafekzekutis en Łapanów ([[distrikto Bocheński]]) 40 polojn; en polica [[malliberejo]] en [[Lodzo]] germanoj [[ekzekuto|ekzekutis]] 5 polojn
* [[1945]]: Ĉe la bordo de [[Florido]] malaperis kvin usonaj torpedaj [[aviadilo]]j. La evento kaŭzis aperadon de [[konspira teorio|konspiraj teorioj]] pri [[Bermuda triangulo]]
* [[1946]]: [[Korea Centra Novaĵagentejo]] fondiĝis