Kremlo de Novgorod: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 114:
 
'''La turo “Kokuj”''' ('''10''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 8,5 x 10,4 m. La alto estas 38,5 m. Pordegon la turo ne havas. Ĝia tegmento estas kovrita per ferlado, super la tegmento estas la orita kaj arĝentita flageto kun la novgoroda blazono, super flageto — la krono, kaj super ĝi — la floro. Ĝia formo estas tre malsimila kun tiu de ĉiu alia turo de novgoroda kremlo kaj tiu ĉi turo estas multe pli granda ol aliaj. En la [[15-a jarcento]] ĉi tie estis malgranda turo, ne pli alta ol muroj. En la [[17-a jarcento]] la turo estas rekonstruita, oni superkonstruis al ĝi tri kvarangulajn kaj pli supre du okangulajn etaĝojn. Supre oni starigis lignan tegmentiton, kovritan per ferlado. Sian nomon la turo ricevis nur en [[1913]]. En 1960-aj ĝi estis restaŭrita laŭ la formo de 17-a jarcento. Nun sur la turo situas [[elrigardplatformo]] kun teleskopoj por rigardi vidindaĵoj de Novgorod kaj ties ĉirkaŭaĵo.
 
 
 
'''La turo “Knjaĵnaja”''' ('''11''' sur la mapo) — estas rektangula en la bazo, 9 x 9,8 m. La alto kun kreneloj sen ligna tegmento estas 18,5 m. La turo ne havas pordegon. Eliroj sur la murojn nun ne plu ekzistas. Estis konstruita en [[1484]]—[[1499]], verŝajne, anstataŭ la pli malnova. Sian nunan nomon ricevis nur en la komenco de [[20-a jarcento]]. La nomon oni povas traduki kiel “La princa”. Dum la dua mondmilito la turo estis deŝirita de la muroj, sed ne falis.
 
== Notoj kaj referencoj ==