Milita stato en Pollando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eta rearanĝo
kompletigo laŭ pola vikipedio
Linio 1:
La '''Milita stato en Pollando''' ([[militleĝo]]) estis enkondukita la 13-an de decembro [[1981]] sur la tereno de la tuta [[Pola Popola Respubliko]] dekrete de Ŝtata Konsilantaro el la 12-a de decembro [[1981]] - voĉdonita ne unuanime kaj kun rompo de la [[konstitucio]] - laŭ rekomendo de Armea Konsilantaro de Nacia Savo (eksterkonstitucia provizora organo, fakte supera al konstitucia registaro) gvidata de generalo [[Wojciech Jaruzelski]]. Aprobita de la [[Sejmo (Pollando)|Pola Parlamento]] dekrete de la 25-a de januaro [[1982]]. Provizore paŭzigita la 31-an de decembro [[1982]] kaj nuligita la 22-an de julio [[1983]]. La 16-an de marto 2011 [[Konstitucio|Konstitucia]] [[Tribunalo]] konstatis ke la milita stato estis [[puĉo]] kaj ties [[dekreto]]j ne estis laŭleĝaj rilate al internacia leĝaro kaj tiu de la Pola Popola Respubliko.
 
==Enkonduko==
Por subpremi [[Solidareco (Pollando)|Solidarecon]] oni uzis 70 000 soldatojn, 30 000 civilajn funkciulojn, 3 000 soldatojn ĉe [[landlimo]]j, 9 000 [[aŭtomobilo]]jn, 1750 [[tanko]]jn, 1400 kirastajn veturilojn, 500 batalveturilojn de [[infanterio]]. Al 129 industriaj fakoj eniris armitaj taĉmentoj de [[milico]]. Oni fermis landlimojn de la ŝtato kaj civilajn aviadilejojn, elŝaltis [[telefono]]jn, kio eĉ dum la germana [[okupado]] ne okazis, kaj arestis 9862 personojn en 49 internigejoj.
 
Dum la realigo de la milita stato oni dokumentis 93 [[murdo]]jn , pli ol 1400 universitataj instruistoj estis maldungitaj kaj pli ol 1000 ĵurnalistoj.
 
==Kalendaro==
Linio 6 ⟶ 11:
- enkonduko de la Milita stato en Pollando ([[militleĝo]]) surbaze de voĉdono de Ŝtata Konsilantaro, malgraŭ tio, ke la dekreto ankoraŭ ne estis publikigita
 
- ekfunkciigo (malleĝa al la konstitucio) de WRON ([[Czesław Kiszczak|Armea Konsilantaro de Nacia Savo]]). La regadon transprenis [[armeo]].
 
- malliberigo de plimulto de la membroj de la Landa Komisiono de [[Solidareco (Pollando)|Solidareco]]. Oni kreis tutan reton de internigejoj kaj anoncis 10,132 decidojn pri internigo kontraŭ 9,736 personoj.