Uzanto:Fimako/provejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:NAMA 2650 Eubouleus.JPG|eta|300px|<center>Ĉi tiu marmora kapo, ofte atribuita al [[Praksitelo]], eble estas bildigo de '''Eŭbuleo'''. [[Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno]] (MA 181).</center>]]
Laŭ la [[Antikva greka religio]] kaj [[Helena mitologio|mitologio]], '''Eŭbuleo''' aŭ '''Eubulo''' (el la [[antikva greka lingvo|greka]] ''Εὐβουλεύς'', «bona konsilisto»)<ref>[[Rosemarie Taylor-Perry]], ''The God Who Comes: Dionysian Mysteries Revisited'' (Algora, [[2003]]), paĝ. 10.</ref> estis dio ĉefe konata danke al religiemaj [[Epigrafio|surskriboj]] kadre de la [[Misterecaj religioj|misteroreligioj]]. Tamen, pro la manko de literaturaj fontoj, kelkaj mitologoj konsideras lin simpla duondio aŭ [[Kultado al heroo|heroo]] rilanta al la saklara porko ĉe la [[Eleŭzisaj misteroj]] kaj eble patrono de semado de grajnoj kaj plugado (lia nomo ankaŭ povas deveni el la vortoj ''bôlos'', «ter-bulo», kaj bôlostropheô, «aperigi terbulojn per plugado».
 
Tiu nomo aperas plurfoje en la korpuso de la tiel nomataj ''[[Totenpass|Orfeaj or-tabuletoj]]'' per diversa literumado, kiaj ''Euboulos'', ''Eubouleos'' kaj ''Eubolos''.<ref>Fritz Graf and Sarah Iles Johnston, ''Ritual Texts for the Afterlife: Orpheus and the Bacchic Gold Tablets'' ([[Routledge]], [[2007]]), paĝ. 5, 13 kaj 123.</ref> Ĝi eble temas pri [[epiteto]] de la ĉefa [[Orfeismo|orfea dio]], [[Dionizo]] aŭ [[Zagreo]],<ref>[[Jane Ellen Harrison]], ''Prolegomena to the Study of Greek Religion''([[Cambridge University Press]], [[1908]]), 2-a eldono, paĝ. 585.587.</ref>, de [[Hadeso]] aŭ de [[Zeŭso]] en nekutima rilato kun la [[Eleŭzisaj misteroj]].<ref>Oni uzis ĝin kiel epiteto de Zeŭso en kelkaj surskribaĵoj; [[J.G. Frazer]], ''Pausanias's Description of Greece'' ([[Londono]], [[1913]]), vol. 2, paĝ. 70. </ref> Tamen, akademiuloj de fine de la [[20-a jarcento|20-a]] kaj komence de la [[21-a jarcento|21-a]] jarcentoj komencis konsideri Eŭbuleon sendependa "grava dio" ĉe la misteraj religioj, surbaze de lia elstaro en la surskribaj pruvoj. Lia arta prezentado kiel torĉisto montras ke lia rolo estis gvidi en la revena vojo el la [[Hadeso#Regno de mortintoj|postmorta mondo]].<ref>Kevin Clinton, "The Mysteries of Demeter and Kore," ĉe ''A Companion to Greek Religion'' ([[Wiley-Blackwell]], [[2010]]), paĝ. 347-353. [https://books.google.com/books?id=yOQtHNJJU9UC&pg=PA347&dq=%22An+Eleusinian+god+whose+importance+is+often+neglected%22&lr=&as_drrb_is=q&as_minm_is=0&as_miny_is=&as_maxm_is=0&as_maxy_is=&as_brr=0&cd=1#v=onepage&q=%22An%20Eleusinian%20god%20whose%20importance%20is%20often%20neglected%22&f=false rete.] Por plia informo pri la pruvoj de lia kreskanta graveco por la akademianoj, konsultu ankaŭ Kevin Clinton, "The Sanctuary of Demeter and Kore at Eleusis," ĉe ''Greek Sanctuaries: New Approaches'' (Routledge, [[1993]]), paĝ. 113, kie Eŭbuleo estis priskribita kiel «unu el la ĉefaj dioj de la misteroj, samrange ol [[Triptolemo]]», kaj Pierre Bonnechere, "Trophonius of Lebadea: Mystery Aspects of an Oracular Cult in Boeotia," ĉe ''Greek Mysteries: The Archaeology and Ritual of Ancient Greek Secret Cults'' (Routledge, [[2003]] kaj [[2005]]), paĝ. 181.</ref>
Linio 9:
Unu el la ''Orfeaj tabletoj'' konsideras lin filo de Zeŭso, same kiel faras unu el la [[Orfeaj himnoj]].<ref>''[[Orfeaj himnoj|Himno]]'' 30.6, citita de Graf kaj Johnston, ''Ritual Texts'', paĝ. 123–124 (''Himno'' 29 laŭ la traduko de Thomas Taylor).</ref> [[Hesiĥio el Aleksandrio]] identigas lin al [[Plutono (mitologio)|Plutono]],<ref>Laŭlitere, la kap-vorto ĉe Hesiĥio diras: Εὐβουλεύς (sch. Nic. Al. 14) · ὁ Πλούτων. παρὰ δὲ τοῖς πολλοῖς ὁ Ζεὺς ἐν Κυρήνη (''Eubouleus: ho Ploutôn. para de toîs polloîs ho Zeus en Kyrene''), 643 (Schmidt).</ref> kiu ankaŭ estis salutita kiel ''Eŭbulo'' en la ''Orfea himno al Plutono'', sed aliaj kuntekstoj distingas la du diaĵojn.
 
En la orfea tradicio, propra de Eleŭzo kaj [[Argolando]], Eŭbuleo estas filo de [[Disaŭlo]] kaj frato de Triptolemo. Kun tiu lasta, li donas konsilon al Demetro kiam ŝi estis serĉanta sian filinon Persefono, forrabita de Hadeso.<ref>{{citaĵo el libro |titolo=Early Greek myth: a guide to literary and artistic sources |familia nomo=Gantz |persona nomo=T. |jaro=[[1993]] |eldoninto=[[Johns Hopkins University Press]] |loko=[[Baltimoro]] |isbn=9780801844102 |paĝoj=66 |url= }}</ref> Kompense, la diino instruis ilin la arton kulturi tritikon.<ref name="Noel" />
 
Fine, en eponima interpreto, [[Paŭzanio (geografo)|Paŭzanio]] notas ke li estas filo de [[Troĥilo]], sacerdoto de Demetro, kaj [[Eleŭziso (mitologio)|Eleŭziso]].<ref>Paŭzanio, ''Priskribo de Grekio'', 1.14.2.</ref>
Linio 21:
==Mita rakontaro==
[[Dosiero:Piglet carrier Louvre MNB1714.jpg|eta|<center>Asistantino portanta porkidon kaj torĉon, [[terakoto|terakota]] statueto el [[Eleŭziso]].</center>]]
La [[skolio|skolioj]] pri [[Lukiano]]<ref>Noto pri la referenco al la [[Tesmoforioj]] en ''Dialogoj de la korteganoj'', 2.1., de [[Lukiano]].</ref> mencias ke Eŭbuleo estis porkisto kiu estis manĝigante siansiajn bestonbestojn ĉe la eniro al submondo kiam [[Persefono]] estis forkaptita fare de [[Plutono (mitologio)|Plutono]]. LiaParto porkoel lia porkaro estis englutita de la tero, kune kun li, kiam la dio de la mortintoj eniris en sian regnon kun la ĵusforkaptita junulino. La skolio prezentas tiun rakontan elementon kiel ''[[Origina mito|etiono]]'' por la ritaro de la [[Tesmoforioj]], en kiu porketo estis ĵetita en oferfosaĵon
(''megara'') dediĉitan al [[Demetro]] kaj Persefono.<ref>[[Klemento de Aleksandrio]], ''Protrepticus'' 11.20.2.</ref> Ritaj asistantoj nomiĝintaj ''versujistoj'' (ἀντλήτριαι, ''antlêtriai'') tiam descendis en la fosaĵon kaj prenis la putrajn restaĵojn, kiuj estis metitaj sur altarojn, miksitaj kun semoj kaj poste plantitaj.<ref>John Fotopoulos, ''Food Offered to Idols in Roman Corinth: A Social-Rhetorical Reconsideration'' (Mohr Siebeck, [[2003]]), paĝ. 74–74 [https://books.google.com/books?id=Bhu9UDfWKkgC&pg=PA74&dq=Eubouleos+OR+Eubolos+OR+Euboleos+OR+Euboleus&lr=&as_drrb_is=b&as_minm_is=0&as_miny_is=1972&as_maxm_is=0&as_maxy_is=2010&num=100&as_brr=3&cd=8#v=onepage&q=Eubouleos%20OR%20Eubolos%20OR%20Euboleos%20OR%20Euboleus&f=false rete]; Taylor-Perry, ''The God Who Comes'', paĝ. 34. La fragmento en la skolioj pri Lukiano troviĝas en la eldono de Rabe, [https://books.google.com/books?id=ytRMAAAAYAAJ&pg=PP4&dq=intitle:scholia+inauthor:rabe&lr=&as_drrb_is=q&as_minm_is=0&as_miny_is=&as_maxm_is=0&as_maxy_is=&num=100&as_brr=3&cd=1#v=onepage&q&f=false paĝ. 275–276.]</ref> Fosaĵoj riĉaj je organika materio en Eleŭziso estis konsiderataj kiel indico pri tio, ke Tesmoforio estis organizata tie, same kiel en aliaj [[demoj]] en [[Atiko]].<ref>Clinton, ''Greek Sanctuaries'', paĝ. 113.</ref> Eŭbuleo plenumas, do, rolon en la kultado ĉe Eleŭziso kiel akompananto de Persefono en ŝia reveno el Postmondo.
 
Linio 30:
 
Ĉar Eŭbuleo sajnas esti homo en la rakonto aludita de la skolioj pri Lukiano, li kelkfoje estis konsiderita [[Kultado al herooj|heroo]], kiel Triptolemo kaj eĉ Jakĥo.<ref>William Henry Denham Rouse, ''Greek Votive Offerings: An Essay in the History of Greek Religion'' ([[Cambridge University Press]], [[1902]]), paĝ. 28.</ref>
 
==Aliaj personoj same nomiĝintaj==
'''Eŭbulo''' estis ankaŭ la nomo de la jenaj mitaj personoj:
#Unu el la [[danaidoj]]. ŝi estis edzinita al [[egiptido]] [[Demarĥo]], kiun ŝi murdis dum nuptonokto.<ref>[[Higeno (verkisto)|]], ''[[Fabulae]]'', 170.</ref>
#Unu el la tri [[dioskuroj]], ankaŭ nomitaj la ''[[anacoj]]''. Ili estis filoj de Zeŭso kaj Persefono,<ref>[[Pierre Grimal]], ''Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine'', s.v. ''Eubouleus''.</ref> laŭ tradicio pli antikva ol la konstruado de la olimpa mitaro.<ref name="Noel">[[François Noël]], ''Dictionnaire Universel de la Fable et la Mythologie'', s.v. ''Eubouleus''.</ref>
#[[Ateno|Atena]] junulino kiu, kune kun ŝiaj fratinoj [[Praksiteo]] kaj [[Teopo]], estis oferata fare de sia patrino, laŭ konsilo de [[orakolo]], por cesigi la malsaton kiu katastrofis [[Atiko|Atikon]] en tiu epoko.<ref name="Noel" /> Dankeme, la atenanoj estarigis monumenton en ilia honoro, nomiĝintan Leokoriono, pro la nomo [[Leoso]], la patro de la junulinoj.<ref>''[[Suido]]'', s.v. ''Leos''.</ref><ref>[[Eliano]], ''Varia historia'', 12.28.</ref>
 
==Eksteraj ligiloj==
Linio 37 ⟶ 43:
{{referencoj|2}}
 
[[Kategorio:Dioj pride postmortola helena mitologio]]
[[Kategorio:ForraboHerooj de Persefonola helena mitologio]]
[[Kategorio:Dioj pri postmorto]]
[[Kategorio:Paŝtistoj en la helena mitologio]]
[[Kategorio:EleŭzisajForrabo misterojde Persefono]]
[[Kategorio:Eleŭzisaj misteroj]]
[[Kategorio:Idaro de Demetro]]
[[Kategorio:Idaro de Zeŭso]]
[[Kategorio:Eleŭzisaj misteroj]]
[[Kategorio:Forrabo de Persefono]]
[[Kategorio:Dioj pri postmorto]]
[[Kategorio:Epitetoj de Zeŭso]]
[[Kategorio:Epitetoj de Hadeso]]
[[Kategorio:Epitetoj de Dionizo]]
[[Kategorio:Kreta mitologio]]
[[Kategorio:Danaidinoj]]
[[Kategorio:Kondamnitoj al mortopuno en la helena mitologio]]