Katedralo de Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Erfurt cathedral and severi church.jpg|eta|La katedralo (maldekstre) sur la monteto.]] [[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-31514-0001, Erfurt, Dom.jpg|eta|Historia foto kun la jam ne ekzistanta Mario-bildego super la ĉefa enirejo. Ĝin faris la venecano Salviati en 1870 laŭ la desegno de Kaselowsky; en la 1968-a jaro oni ĝin forprenis.]] [[Dosiero:Erfurt, Erfurter Dom 10.JPG|eta|La [[ĥorejoseĝaro]], la fenestroj, la ĉefaltaro.]] [[Dosiero:Erfurt cathedral interior-0009.jpg|eta|Interno de la preĝejo okcidenten.]]
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-E00952, Erfurt, "Kerzenträger".jpg|eta|Wolfram-kandelabro antaŭ la Maria-retablo (historia foto).]] [[Dosiero:Heiliges Grab im Erfurter Dom.jpg|eta|La Sankta Tombo.]] [[Dosiero:Katholisch-Theologische Fakultät der Universität Erfurt im Kreuzgang des Doms.jpg|eta|Klostro katedrala, hodiaŭ parto de la katolika fakultato de la [[Universitato de Erfurto]].]] [[Dosiero:Erfurt, Erfurter Dom 15.JPG|eta|Surkolonaj bildoj.]]
La katolika '''Katedralo de la Virgulino''' estas 1200 jarojn aĝa preĝejo situanta sur monteto en la urbocentro de [[Erfurto]]. La belega en [[Gotika arkitekturo|gotika]] stilo konstruita preĝejo estas la episkopa preĝejo de la unua [[Episkopujo de Erfurto]]. [[Martin Luther]] ricevis la pastran ordinon tie ĉi en 1507. Apud la kirko troviĝas hodiaŭ la fakultato de [[teologio]] katolika, parto de la [[Universitato de Erfurto]]. De 1828 ĝis 1835 iĝis grandstila restaŭrado (komence fare de la netalenta Stanislaus von Pereira, poste fare de [[Karl Friedrich Schinkel]]) kaj en la 18-a de oktobro 1835 rekonsekritis la kirko.
Linio 5:
== Arkitekturo ==
=== Portalo ===
Suprenirinte la ŝtuparon oni ekvidas portalon imponan kun la 12 apostoloj bonvenigantaj onin. Sur la meza pilo staras la [[Dipatrino kun Infano]]. Ŝi aperas duan fojon pli malsube dolorplena pro la krucumita filo: flanke estas [[Johano la Evangeliisto]]. Ĉe la okcidenta flanko videblas la [[Lasta juĝo]]. La venkinto de la morto, la releviĝinta Kristo, montras la [[stigmato]]jn kaj la lancpinte vunditan torakon. Fakte oni rigardas skulptitajn kristnask- respektive paskofeston.
Konvenas bonege al tio la ankaŭ montrita [[parabolo de la dek virgulinoj]], kiuj kun malsimila diligenteco atendas la alvenon de la baldaŭa novedzo. Ĝi estas simbolo por la reveno de Jesuo dum la Lasta juĝo (kp. Mt 25,1-12).
 
Linio 22:
 
== Artaĵoj en la longa navo ==
* Se oni revenas el la ĥorejo en la direkton de la longa navo, oni atentiĝas maldekstre, sub malfermita volbaĵo romanikstila, pri stukmadono (de 1160). Duoncirkle staras apud ŝi 8 martiroj kun palmbranĉoj, inter ili la episkopoj Adelario kaj Eobano; meze estas Jesuo Kristo.
* Ĉe la sama flanko troviĝas eŭkaristia kesto el [[grejso]] (de 1570/80) kaj antaŭ ĝi la bronza Wolfram-kandelabro (de 1160): kune kun la t.n.''Leono de [[Brunsvigo]]'' ĝi estas la plej malnova, kave gisita granda bronzaĵo de Mezepoko.
* Malfruromanika juda ŝabatkandelingo (de 1200): oni vidas nur kopion, dume la originalo troviĝas en la katedrala trezorejo. Alia kopio estas en la [[Sinagogo malnova de Erfurto|Juda muzeo]]. La kandlabro estis nur uzita private, neniam en sinagogo.
* Sankta Tombo: Ĝi estas kestego de 1450/60; la figuro de la mortinto estas de super natura grandeco kaj datumas eble de ankoraŭ pli frue.
* Vandbildo de [[Sankta Kristoforo]]: La giganta pentraĵo de pli ol 50 kvadratmetroj donacitis en 1499 fare de la katedraldekano Markus Becker. Dekstre - samnivele al la kapo de la sanktulo - estas pentrita en la fono la katedralo.
* Epitafoj: Sub la Kristoforo-bildo estas la tomboslabo por la [[Grafo de Gleichen (legendo)|Grafo de Gleichen]], farita inter 1250-75, kiu ĝis 1813 troviĝis en la [[Preĝejo Sankta Petro (Erfurt)|Preĝejo Sankta Petro]]. Menciindas krome la reliefa epitafo de la surloka anstataŭanto de la [[Mainz|majenca]] ĉefepiskopo Johann von Allenblumen (+ 1432) kun la adorado de la [[Tri reĝoj]] kaj portretoj de la donacintoj; pluse la tomboslabo de la erfurta helpepiskopo [[Johannes Bonemilch]] (+ 1510): la bronzaj eroj surmetitaj al la ŝtonaĵo montras la mortintan ekleziulon en ornato (= la unua slabo maldekstre).
* Baptujo: tiu malfrurenesanca artaĵo estis donacita en 1587 de la katedrala kapitulestro Konrad Breyttenbach - kaj farita de la plej bona skulptisto siatempe en Erfurto, la (protestanta) artisto Hanas Friedemann la maljuna, kaj de Hieronymus Preußler.
* Ĥoreja seĝaro nekatedrala: Ĉe la norda vando staras partoj de la altareja seĝaro el la preĝejo de la eksa [[Kartuzio de Erfurto]].
* Ĉe la ĉefa portalo: Maldekstre troviĝas funebranta madono (originalo en la katedrala trezorejo), dekstre estas tri malfrugotikaj skulptitaj reliefoj kun bunta rando el erfurta ateliero (ĉ. 1470). Ili montras la naskiĝon de la Sinjoro, la adoradon de la Tri reĝoj kaj la elverŝon de la Sankta Spirito pentekoste. Supre de la pordego estas aliaj skulptaĵoj malfrugotikaj prenitaj de kruc-grupo (Maria, Johano kaj Laŭrenco).
* Altaro de Sankta Katerino: Sub tegmenteto oni vidas bildon de [[Lucas Cranach la Maljuna|Lucas Cranach la maljuna]], kiu montras la ''Fianĉiniĝon de Sankta Katerino''.
* Pentro sur la kolonoj: La grandaj kurbitaj pentraĵoj de la navaj piloj estas de la 16-a jc.
 
== Orgeno ==
Ĉe la okcidenta flanko de la navo estas sur galerio orgeno farita en 1992 fare de la firmao Alexander Schuke el [[PotsdamoPocdamo]]. De la romantikstila antaŭa Klais-orgeno de 1906 (forigita en la 1950-aj jaroj) uzeblis kelkaj registroj por la nova instrumento. La inter fakuloj ege laŭdata muzikilo havas 63 registrojn sur tri klavaroj. Ĝi estas simfonia muzikilo kaj povas krei imponan sonpovon. De la ludotablo supre eblas manipuli ankaŭ duan pli malgrandan orgenon malsupre, kio provokas efektojn belegajn. Ambaŭ orgenoj kune havas ne tute 7.000 orgenfajfilojn (ĉ. 4.400 + ĉ. 2.500).
 
== Kulturo ==