DVD: Malsamoj inter versioj

7 bitokojn aldonis ,  antaŭ 3 jaroj
Malaprobis la lastan tekstan ŝanĝon (de 73.97.30.117) kaj restarigis revizion 5478723 de Iketsi
(fiksi tajperaron)
(Malaprobis la lastan tekstan ŝanĝon (de 73.97.30.117) kaj restarigis revizion 5478723 de Iketsi)
'''DVD''' (aŭ '''lumdiskego''') estas disko kiu entenas informojn pere de [[cifereca]] registrosistemo simila al tiu de [[KD]]. Tiuj diskoj havas diametron de 12 centimetroj, same kiel KD, sed havas pli grandan datumspacon - ĉe ambaŭ flankoj de la disko kaj ĉe ĉiu en du tavoloj - sume ĝis 9 [[bitoko|GB]].
 
La mallongigo ''DVD'' ne havas oficialan longan formon. Oni origine proponis ĝin kiel mallongigon de la [[angla lingvo|angla]] ''Digital VideoVersatile Disc'' (Diĝita VideodiskoVariuza Disko), oni origine kreis DVD-ojn por konservi [[video]]jn. Sed jam frue oni pripensis la uzadon de DVD-oj por aliaj [[datumoj]], ne nur videoj. Tial kelkaj el la [[entrepreno]]j, kiuj kunlaboris pri la kreado de la DVD-formato, proponis la longan formon ''Digital Versatile Disc'' (Diĝita Variuza Disko). Ĉar la diversaj kunlaborantaj entreprenoj ne povis trovi interkonsenton, la oficiala nomo estas la mallongigo ''DVD''.
 
En [[Esperanto]] oni ankaŭ ofte diras ''lumdiskego'' por DVD, ĉar ĝi havas pli grandan datum-spacon ol lumdisko ([[KD]]). Tamen, kelkaj opinias ke tio estas misuzo de la sufikso ''-eg''. Kiam DVD estas uzata por konservi videon, oni foje ankaŭ nomas ĝin ''viddisko''.
46 208

redaktoj