Virginio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e http→https
eNeniu resumo de redakto
Linio 36:
[[Dosiero:Virginia population map.png|thumb|400px|Denso de enloĝantaro en Virginio]]
 
'''Virginio''' (oficiale ''The Commonwealth of Virginia'') estas [[Usono|Usonausona]] ŝtato kiu kuŝas en la [[Orienta marbordo de Usono|orienta marbordo]] de [[Sudaj ŝtatoj de Usono|suda Usono]]. La oficiala kromnomo de Virginio estas "La malnova dominio" (angle: ''The Old Dominion''). Kelkfoje ĝi ankaŭ nomiĝas "La patrino de prezidentoj" (angle: ''The Mother of Presidents''), ĉar ok [[Prezidanto de Usono|prezidentoj de Usono]] tie naskiĝis. La geografion kaj klimaton de la ŝtato formas la [[Apalaĉaj Montoj]] kaj la [[Golfo Chesapeake]]. La ĉefurbo estas [[Richmond (Virginio)|Richmond]] kaj la plej granda urbo loĝantare estas [[Virginia Beach]]. Pli ol ok milionoj da homoj loĝas en la ŝtato.
 
La [[paŭhatanoj]] kaj aliaj [[indianoj]] unue loĝis en la areo. En 1607 la [[Londona Firmo]] estigis la [[Kolonio de Virginio|Kolonion de Virginio]], kiu estis la unua konstanta brita kolonio en [[Ameriko]]. Kaj sklava laboro kaj la lando de forpelitaj indianoj ebligis plantejan ekonomion. Virginio batalis kontraŭ Britio en la [[Usona Milito de Sendependeco]]. Dum la [[Usona Enlanda Milito]], Richmond estis la ĉefurbo de [[Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko]] kaj la nordokcidentaj kantonoj apartiĝis por formi la ŝtaton [[Okcidenta Virginio]]. Kvankam Virginio estas tradicie [[konservismo|konservisma]] kaj historie parto de suda Usono, kaj la [[Demokrata Partio (Usono)|Demokrata]] kaj la [[Respublikana Partio (Usono)|Respublikana]] partioj havas povon en aktuala Virginio.