Antonio Pollaiuolo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ''''Antonio di Jacopo Benci''' nome '''Antonio Pollaiuolo''' (Florenco, 17a de januaro 1432 aŭ 1433 – Romo, 4a de februaro 1498), konata ankaŭ kiel ''Antonio del Pollaiolo...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:05, 16 jan. 2018

Antonio di Jacopo Benci nome Antonio Pollaiuolo (Florenco, 17a de januaro 1432 aŭ 1433 – Romo, 4a de februaro 1498), konata ankaŭ kiel Antonio del PollaioloAntonio Pollaiolo, estis itala pentristo, skulptisto, oraĵisto kaj gravuristo el Quattrocento, kiu same perfektigis la arton de emajlo.

Lia frato estis la artisto Piero Benci; ambaŭ laboris ofte kune en fama ateliero kiun ili fondis en Florencio, rivalo de tiu de Andrea del Verrocchio. Lia verkaro montras kaj klasikan influon kaj intereson en la homa anatomio. Rakntas Vasari ke la du fratoj faris dissekcojn por plibonigi sian konon de la anatomio. Ili ekhavis la kromnomon Pollaiuolo el la negoco de sis patro, kiu vendis kortobirdojn, nome kokojn (pollaio signifas kokejo-n).

En 1484 Antonio fiksis loĝejon en Romo, kie li faris la tombojn de la papoj Siksto la 4-a kaj Inocento la 8-a en la kripto de la Baziliko Sankta Petro (tiu lasta finigita en 1493).