2-a de februaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: germana ekspozicio en Krakova drapodomo
→‎Eventoj: pactraktato de Meksik-usona milito
Linio 23:
* [[1797]]: Armeo de [[Napoleono]] konkeris post 9-monata [[sieĝo]] [[Mantuo]]n en [[Lombardujo]], malliberigante 18 mil aŭstrajn defendantojn
* [[1831]]: [[Gregorio la 16-a]] iĝis papo; dum sia [[pontifiko|pontifikado]] kondamnis polan [[novembra ribelo|nacian ribelon]] kontraŭ Rusio
* [[1848]]: [[Meksik-usona milito]] finiĝis per [[pactraktato]] en Guadalupe Hidalgo - venkita [[Meksiko]] redenis pli ol duonon de sia teritorio, interalie [[Kalifornio]]n
* [[1856]]: [[Dallas (Teksaso)|Dallas]] en [[Teksaso]] ricevis urbajn rajtojn
* [[1887]]: En [[Pensilvanio]] oni unuafoje festis [[Marmota tago|marmotan tagon]]
Linio 40 ⟶ 41:
** Ĝenerala prokuroro de [[Braunschweig|Brunsvigo]] konstatis, ke ĉiam pli da trudlaboraj poloj kaj francoj aŭskultas sekrete radiostaciojn
** [[1943]]: Germanaj policoj [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Imbramowice ([[distrikto Olkusz]]) 62 [[ciganoj]]n (en tio [[virino]]j kun [[infano]]j), en 4 aliaj lokoj 113 polojn, en Kamionka 6 judojn kaj en Paków 18 personojn (en tio 8 infanojn de 2 ĝis 10 jaroj); [[kamparano|Kamparanaj]] Batalionoj batalis apud vilaĝo Róża por kontraŭstari al germana [[deportado]] de poloj de [[Zamość]]-regiono
** '''[[Batalo ĉe Stalingrado]] finiĝis - pereis, mortfalis aŭ vundiĝis pli ol unu miliono kaj duono de homoj''', al soveta mallibero iris pli ol 90 mil germanaj soldatoj kune kun feldmarŝalo [[Friedrich Paulus]]
** [[1944]]: [[Ordnungspolizei|Germana polico]] pafekzekutis en [[Varsovio]] 100 polojn pro sukcesa atenco kontraŭ ekzekutisto de la urbo [[SS (organizo)|SS]]-generalo [[Franz Kutschera]] kaj dum la tago pluajn 200 sur ruinoj de la [[Varsovia geto]]; germanaj regopovoj fiksis en [[Varsovio]] polican horon ekde la 19-a ĝis la 5-a horo; germanaj policoj pafmortigis kaj [[murdo|murdis]]: 200 personoj de malliberejo en [[Krakovo]], en [[distrikto Krośnieński]] ĉ. 200, en 12 aliaj lokoj ĉ. 800, kaj en [[Dębica]] 54 transportitaj de [[malliberejo]]j en [[Krakovo]], [[Tarnów]], [[Rzeszów]] kaj trudlaborejo Pustków; de [[Przemyśl]] al Płaszów, apud Krakovo, foriris la lasta transporto de lokaj judoj; [[Galicio|galicia]] SS-divizio kun ĝendarmoj murdis en [[distrikto Kraśnicki]] 368 personojn; kelkmila germana ekspedicio helpata de artilerio kaj ukrainaj [[kunlaborismo|kunlaborantoj]] en arbaroj de la distrikto Kraśnicki [[murdo|murdis]] en ses [[vilaĝo]]j de 800 ĝis 1300 polojn; unuo de [[Pola Enlanda Armeo]] sur [[ŝoseo]] [[Grodno]]-[[Lida]] embuskis kontraŭ eskorto de germanaj aŭtomobiloj detruante kelkajn kaj forprenante [[armilo]]jn kun [[municio]], alia pola taĉmento estis embuske atakita de sovetaj [[partizano]]j - mortfalis 2 poloj; [[Volinia masakro]]: armitaj [[ukrainoj]] atakis vilaĝon Hanów ([[distrikto Parczewski]]) murdante ne malpli ol 63 personojn, ĉ. 100 vundis kaj bruligis 70 domojn; taĉmentoj de la 27-a Volinia Divizio de Infanterio de [[Pola Enlanda Armeo]] kune kun sovetaj partizanoj de Petro Verŝigora atakis bazojn de [[Ukraina Ribela Armeo]] en nuna [[Volina provinco]]
** [[1945]]: [[Ruĝa Armeo]] eniris al du polaj urboj: [[Myślibórz]] kaj [[Sulęcin]]; unuoj de la 1-a Pola Armeo konkeris [[Jastrowie]]; armeaj taĉmentoj de soveta [[NKVD]] atakis apud Korelicze ([[Grodna regiono]]) du polajn taĉmentojn de Aktiva Memdefendo de Vilna Regiono - unu estis tute frakasita kaj la dua disigita (mortfalis 50 soldatoj de [[Pola Enlanda Armeo]]); [[Volinia masakro]]: en [[vilaĝo]] Uście Zielone (en la nuna [[Ternopila provinco]]) taĉmentoj de la [[Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj]] kaj [[Ukraina Ribela Armeo]] [[murdo|murdis]] 133 personojn, ĉefe [[poloj]]n