Paul Philippi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Philippi trapasis la abiturientan ekzamenon en 1942 ĉe la Honterus-gimnazio en sia naskiĝurbo. En 1943 li eniris la fifaman taĉmentaron elitan [[Waffen-SS]].<ref>Paul Milata: ''Zwischen Hitler, Stalin und Antonescu. Rumäniendeutsche in der Waffen-SS.'' 2., durchgesehene Auflage. Böhlau, Köln 2009, p. 340</ref> Post liberiĝo el militkaptiteco li studis inter 1947 kaj 1952 evangelian teologion ĉe la [[Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo|Universitato de Erlangen]]. Ĝis la malfruaj 1970-aj jaroj li ĉefe vivis en [[Germanio]], kie li laboris ekde 1954 ĉe la Diakoniscienca instituto de la [[Universitato de Hajdelbergo]].
 
En 1957 li doktoriĝis ĉe [[Paul Althaus]] per disertacio pri ''Abendmahlsfeier und Wirklichkeit der Gemeinde'' kaj en 1963 en Hajdelbergo sekvis la habilitiĝo en praktika teologio per la skribitaĵo ‚''Die Vorstufen des modernen Diakonissenamtes (1789–1848) als Elemente für dessen Verständnis und Kritik eine motivgeschichtliche Untersuchung zum Wesen der Mutterhausdiakonie'' <ref>Paul Philippi: ''Die Vorstufen des modernen Diakonissenamtes (1789-1848) als Elemente für dessen Verständnis und Kritik. Eine motivgeschichtliche'' ''Untersuchung zum Wesen der Mutterhausdiakonie'', Neukirchener Verlag Neukirchen-Vluyn 1966</ref> Philippi kunlaboris kun la Faklerneja pordiakonina de la hajdelberga universitato kaj ties lernejestrinoj [[Olga von Lersner]] kaj [[Antje Grauhan]]. Komunaj ekskursoj sur la spuroj de [[Johann Friedrich Oberlin]] kondukis ĝis [[Strasburgo]] kaj [[Waldersbach]]. (Departemento [[Bas-Rhin]], Franclando). Inter 1971 kaj 1986 Philippi, sekvinte [[Herbert Krimm]], estis orda profesoro ĉe la [[diakoniso|pridiakonina]] instituto en Hajdelbergo; lia posteulo iĝis Theodor Strohm.<ref>Rhein Neckar WIKI: [http://rhein-neckar-wiki.de/Theodor_Strohm Theodor Strohm]</ref>
 
En 1974 Philippi ricevis la honoran doktorecon fare de la Unuiĝinta protestanta teologia instituto de [[Kluĵo]]; inter 1979 kaj 1981 li estis gastanta profesoro, ekde 1983 orda profesoro ĉe la teologia instituto de [[Sibio]].