Adolf Hitler: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 77:
== Reveno el malliberejo ==
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 102-13355, Berlin, Reichspräsidentenwahl, Wahlwerbung.jpg|eta|dekstra|Kandidat-afiŝoj antaŭ la berlina balotejo dum la dua prezidenta balotado, la 10an de aprilo 1932: [[Paul von Hindenburg]], '''Adolf Hitler''', [[Ernst Thälmann]], ankoraŭfoje Thälmann, Hindenburg kaj Hitler]]
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 183-H28422, Reichskabinett Adolf Hitler.jpg|eta|La "kabineto de Hitler"1. la sidantaj de maldekstro: [[Hermann Göring]], '''Adolf Hitler''', Franz von Papen; 2.la starantaj: Franz Seldte, Günther Gereke, Lutz Graf Schwerin von Krosigk, Wilhelm Frick, Werner von Blomberg, Alfred Hugenberg; la 30an de januaro 1933 en la germana kancelierejo]]
Hitler pasigis en la malliberejo nur naŭ monatojn. Post la liberigo li komencis tuj fortigi poziciojn de sia partio, precipe en industria nordo. En tiu periodo li akiris por nazia ideo kelkon da viroj, kiuj en proksima estonteco estis terurigontaj la landon en terurojn de amasa murdado kaj tutmondan militan incendion. Apartenis al ili [[Hermann Göring]], fama aviadista aso el la [[unua mondmilito]], plu majstra propagandisto [[Joseph Goebbels]], inicianto de teroro kaj polica maŝinaro [[Heinrich Himmler]] kaj konata [[antisemitismo|antisemitista]] ĵurnalisto [[Julius Streicher]]. La plej granda prospero de [[NSDAP]] sekvis post [[Granda depresio|borsa bankroto]] en la jaro [[1929]], kiu kondukis en mondan ekonomian krizon. En Germanio la nombro de senlaboruloj ege kreskis. En alianco kun Nacionalisma Partio de industriisto [[Alfred Hugenberg]] naziistoj plinombrigis siajn mandatojn en la regna parlamentejo el 12 al 107 kaj ili fariĝis la dua plej potenca forto en la lando. Sed Hitler ne limigis siajn aktivecojn nur al la parlamenta grundo. La partio kreis proprajn duonarmeajn organojn, taĉmentojn de „brunaj ĉemizoj“ (''Sturmabteilung – SA''), kiuj laŭvorte enpiedbatis opozicion en pavimon de germanaj urboj.