Uri Avnery: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
En 1933 la familio de Avnery elmigris de [[Tria Regno|Nazia Germanio]] al [[Palestino]]. En 1938 li aliĝis al la gerila movado ''Irgun Tsva'i Le'umi'' kiun li forlasis pro troa radikaleco en 1942. Post la fondo de la ŝtato de Israelo li batalis en 1948/49 kiel membro de [[Haganah]] dum la [[Araba-israela konflikto|Unua araba-israela konflikto]]. El la enspezoj de pluraj kritikaj furorlibroj, en kiuj li priskribis la travivaĵojn dummilitajn, li aĉetis en 1949 la nekonatan semajngazeton "Ha’olam Ha’zeh" kiu iĝis baldaj megafona perilo de ideoj de kritikaj intelektuloj. Avnery iĝis fama en la tuta mondo kiel malkomoda analitikisto de la israela politiko.
 
== Politikisto kaj pacbatalanto ==
En 1965 li fondis la samnoman politikan partion "Ha’olam Ha’zeh" por kiu li estis deputito ĉe [[Kneset]]. La intertempe alinomita partio ''Meri / Ribelo'' maltrafis ĉe la balotadoj de 1973 la minimumon necesan por la rajto sendi deputitojn parlamenten. En 1984 li elektitis prezidanto de la Progresema Paclisto.
 
Linio 21:
Tie Uri Avnery sin prezentis tiel: "Mi estas naciisma hebreo, kiu deziras intertrakti kun naciismaj araboj". Distingiĝante de la doktrino inaŭgurita de Herzl, kiu jam konceptis sian ŝtaton "la antaŭpozicio de la civilizacio kontraŭ la barbario", Avnery proponis "grandan semidan federacion". Tiu ĉi, aldonis li, estis "finonta la cionistan ĉapitron de nia historio kaj malfermonta novan, tiun de Israelo integrita en sia regiono, ludanta rolon en la lukto de tiu regiono favore al la progreso kaj la unuiĝo". Li konkludis, ke "la araboj agnoskus tiun post-cionistan ŝtaton kiel integran parton de la regiono". La aŭtoro tiel inaŭguris riĉan tradicion de heterodoksaj israelaj intelektuloj.
(<ref>https://groups.yahoo.com/neo/groups/per-esperanto-politiko/conversations/topics/14709</ref>)
 
== Verkoj ==
En 1968 Uri Avnery aperigis libron "Israel sen la Cionistoj" . En tiu verko li kontraŭstaris sian koncepton pri pli moderna "naciista israela ŝtato" al la "Ŝtato de Judoj" de [[Theodor Herzl]] (Der Judenstaat, 1896).
 
== Eksteraj ligiloj ==