Zofia Kossak-Szczucka: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 16:
Dum la [[dua mondmilito]] restis en [[Varsovio]], kie agadis [[konspiro|konspire]] kaj bonfare. Ŝi gvidis organizaĵon Front Odrodzenia Polski (Fronto de Renaskiĝo de Pollando), sekreta [[katolikismo|katolika]] organizaĵo, kiu estis daŭrigo de la antaŭmilita Akcja Katolicka ([[Katolika Agado]]). Ankaŭ kunlaboris kun politik-armea subtera organizaĵo Unia (Unio).
 
Zofia Kossak kunredaktis la unuan subteran revuon "Polska Żyje" ([[Pollando]] Vivas). Aŭguste 1942 publikigis sian proteston kontraŭ [[holokaŭsto]]. Septembre 1942 kun Wanda Krahelska fondis Provizoran Komitaton por Helpo al [[Judoj]], ŝanĝita baldaŭ al Rada Pomocy Żydom "Żegota" ([[Konsilantaro por Helpo al Judoj]])(<ref>https://www.facebook.com/historiajakiejnieznacie/videos/782699978553318/</ref>). Postmilite ŝi estis distingita per la medalo "Sprawiedliwy Wśród Narodów Świata" ([[Justuloj inter la popoloj]]). En 1943 estis arestita kaj malliberigita en germana [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]] - rememoroj pri tio priskribis en la libro ''Z otchłani'' (De [[abismo]]) - traslokigita al la varsovia [[Pawiak]] kaj mortkondamnita. Liberigita en 1944, danke al penado de [[Pola Partizana Ŝtato|subteraj regopovoj]] de la rezisto-movado, partoprenis la [[Ribelo de Varsovio|Ribelon de Varsovio]]. En la postmilitaj jaroj influis edukadon de juna [[Władysław Bartoszewski]].
 
En 1945 estis direktita de la Pola [[Ruĝa Kruco]] al [[Londono]]. Inter pola [[migrado|enmigrantaro]] ŝi vivis 12 jarojn en [[Kornvalo]] mastrumante kun la edzo en [[bieno]] kaj daŭrigante sian [[verkisto|verkistan]] laboron. Okcidente ŝia verkado ĝuis ĉiam pligrandiĝantan popularecon, ŝiaj libroj estis [[furorlibro]]j, kaj la romano "Bez oręża" (Sen [[armilo]]) troviĝis fronte de Book of the Month en [[Usono]]. Pli frue, en 1932 la verkistino estis distingita per [[Literaturo|literatura]] premio de [[Silezio|silezia]] vojevodio. En 1935 mortis ŝia patro Tadeusz Kossak. En 1936 ŝi ricevis Oran Laŭron Akademian de Pola Akademio de Literaturo, la plej grava institucio de [[pola literaturo|pola kulturo]] de [[intermilita periodo]], kaj en 1937 estis distingita per Oficira Kruco de la Ordeno ''Polonia Restituta''.