Curzon-linio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Kiam la ĉefkonsilio de la [[entento]] decidis post la [[unua mondmilito]] pri limoj de la novnaskiĝinta pola ŝtato, ĝi markis tiun minimuman limlinion, je kiu Pollando ĉiukaze rajtas. La konsilio permesis formi polan administadon sur areoj okcidente de tiu limlinio ({{dato|8|decembro|1919}}). Tiu linio iris de [[Grodno]] al suda direkto tra [[Brest-Litovsk]] kaj la rivero [[Bug]] ĝis la iama aŭstra-rusa limo. La aparteno de orienta [[Galicio]] kaj [[Lvovo]] / [[Lvivo]] restis tiam neklara.
 
Iom poste fiaskis la pola orienta militmarŝo en [[Ukrainio]] kaj la ĉefminsitro [[Władysław Grabski]] petis helpon en julio de [[1920]] de la entento. La [[10-an de julio]], la entento proponis armistican planon por Grabski kaj ties linio kongruis kun tiu provizora linio de 1919.12.08, kun plilongigo al sudo: la parton ĝis la [[Karpatoj]] kun la urbon [[Przemyśl]] donis al Pollando, sed orientan Galicion ne. Sekvatage, la brita ministro pri eksteraj aferoj, lordo Curzon – kies nomo kunplektiĝis kun la tuta linio – faris similan proponon por la soveta registaro. La planon de la entento neniu el ili akceptis. Ĉar la pola-sovetasovetia milito finiĝis per pola venko, la fina packontrakto en marto 1921 montris la polan venkon kaj donis ĉ. 135 000 km² al Pollando, oriente de la Curzon-linio (kun pola malplimulto).
 
La Curzon-linio renaskiĝis en pretendoj de Sovetunio komence de la [[dua mondmilito]]. Sovetunio deklaris pretendojn pri areoj, oriente de la Curzon-linio kaj okupis ilin komence de la mondmilito ([[Pakto Ribbentrop-Molotov]]). Post sovetia rebato de la germana invado, la [[Ruĝa Armeo]] okupis tutan Pollandon fine de 1944.