Odo Bujwid: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
 
En [[1924]] fondiĝis en [[Krakovo]] la [[PED]], kaj li fariĝis ĝia prezidanto. En [[1927]]/1928 li vojaĝis kiel delegito de sia registaro al [[Brazilo]], por studi la vivon de tieaj polaj koloniistoj. Multe helpis lin en la komisio Esperantistoj, kion li raportis al la registaro. En [[1930]] li faris propagandan vojaĝon tra [[Nederlando]], [[Danio]] kaj [[Svedio]]. Bujwid estis membro de la [[Lingva Komitato]] (LK), prezidanto de [[ISAE]], [[Honoraj membroj de UEA|honora membro de UEA]] ktp. Li verkis multajn artikoloj kaj paroladojn en kaj pri Esperanto. Dum pluraj jaroj li eldonis proprakoste la periodaĵon [[Pola Esperantisto]] kaj ĉiujn publikigaĵojn de [[PED]] kaj ankaŭ per aliaj gravaj materialaj subtenis Esperanton. Entute li estis la siaepoka ĉefulo de la [[Esperanto-movado en Pollando]], kaj lia aŭtoritato ĉe la polaj esperantistoj estis senescepta.
 
== La privata vivo ==
 
Lia edzino, [[Kazimiera Bujwid]], pioniro por la virinaj rajtoj, estis fidela helpantino ankaŭ en Esperantaj laboroj; ŝi mortis la [[8-a de oktobro|8-an de oktobro]] [[1932]].
Ili havis 6 infanojn: Kazimiera, Zofia, Jadwiga, Helena, Johano kaj Stanislao.
 
Lia filino Helena Jurgielewiczowa, kiel la unua virino en Pollando kiu akiris diplomon de bestkuracisto la 5an de majo 1923 kun la plej bona noto en la Akademio de Veterinara Medicino en [[Lvovo]]. Helena estis la [[leŭtenanto]] de la 11a Regimento de la Legiaj Ulanoj, kvarfoje distingita per la heroa kruco pro la braveco dum la Defendo de Lvovo.
 
== Eksteraj ligiloj ==