Adam Zakrzewski: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
'''Adam ZAKRZEWSKI''' (Zakŝevski) (naskiĝis en [[1856]] en la [[Podola gubernio]], [[Rusio]], mortis la [[1-a de novembro|1-an de novembro]] [[1921]] en [[Varsovio]], pro aŭtomobil-akcidento)<ref>Nekrologo en [http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?aid=e3s&datum=1921&page=195&size=45 Franca Esperantisto nov-dec. 1921, p. 153].</ref> estis [[polo]], scienculo, en siaj lastaj jaroj estro de l' statistika sekcio ĉe l' Varsovia Magistrato. Li verkis pseŭdonome kiel '''Z. ADAM'''.
 
Li finis <!-- studon en? -->la fizikmatematikan fakultaton de la [[Sankt-Peterburgo|Peterburga]] Imperiestra Universitato (nun [[Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato]]). Unue li studis [[Volapuko|Volapüko]]n. Pri [[Esperanto]] li okupis sin ŝajne jam en [[1894]]. Poste li studis ankaŭ aliajn lingvoprojektojn, eĉ kreis en [[1896]] "[[Lingva International]]" — memstaran [[planlingvo]]n. Fine li revenis al Esperanto, partoprenis la [[1-a_UK_1905|1-an UK]]-n kaj de tiu tempo li dediĉis al ĝi sian tutan vivon diversmaniere kontribuante al la evoluigo de la lingvo kaj movado. Li mortis en [[1921]] pro aŭtomobil-akcidento.
 
Li verkis multajn librojn, kunlaboris pri la pola "Granda Enciklopedio" ktp.; li apartenis al la unua Varsovia ES kaj en [[1908]] estis kunfondito de PES. Li verkis valorajn artikolojn pri Esperanto por gravaj polaj ĵurnaloj kaj fervore kunlaboris ankaŭ por la Esperanta gazetaro. Speciale frapaj per multscio kaj trafa inteligenteco estas liaj artikoloj refutantaj [[Ido]]n, [[Antido]]n kaj aliajn reformprojektojn. La unua li tuŝis la demandon "Pri transskribo de propraj nomoj". Li verkis profundan gramatikon kun [[sintakso]] kaj estis aktiva membro de la [[Lingva Komitato]]. Ankaŭ pri Esperanto li kompilis la statistikan verketon: "Esperanto en unua dudekjaro", 1908 (<ref>plimulto de la supraj informoj estas de la "Enciklopedio de Esperanto", volumo 2-a, paĝo 578</ref>)
 
Entute li verkis 15 broŝur- kaj libroformajn publikaĵojn, en la lingvoj [[Pola lingvo|pola]], [[Franca lingvo|franca]] kaj [[Esperanto]], 29 artikolojn kaj teoriajn studojn en [[Esperanto]], kaj 15 seriozajn artikolojn pollingvajn pri [[Esperanto]] kaj pri Esperanto en komparo kun aliaj [[planlingvo]]j.
Linio 35:
 
==Literaturo==
==Referencoj==
<references/>