Preĝejo de Wallichen (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e ŝanĝo de kategorio: Kirkoj... -> Preĝejoj... (kaj eble redaktetoj), Skribmaniero: En la 1241-a jaro → En 1241 per AWB
Linio 1:
[[FileDosiero:Wallichen Kirche.JPG|thumbeta|La kirketo en Wallichen]]
La '''Evangelia vilaĝopreĝejo de Wallichen''' (germane: ''Dorfkirche Wallichen'') troviĝas meze de loka tombejo. Wallichen estas orienta urboparto de [[Erfurt]], eklezie la kirko apartenas al la komunumaro [[Vieselbach]]. La kirko estas apud la etapo de la [[Jakoba Vojo]] inter [[Görlitz]] kaj [[Vacha]]. Stampo kaj gastlibro en la kirko estas rezervitaj por tiaj pilgrimantoj.
 
== Historio ==
En la  1241-a jaro estis la unua endokumenta mencio de la paroĥa preĝejo. Partoj de la nuna konstruaĵo datumas de 1653. La preĝejo novkonstruitis en 1739, kio legeblas sur la ventoflago sur la spajro.
 
La per grejso ĉirkaŭmasonita navo estas [[trabfakaĵo]] staranta sur la masiva fundamenta muraro de la antaŭula kirko. Du en 1740 mulditaj sonoriloj fanditis dum la [[Dua mondmilito]]. La baroka interno ne tro ŝanĝitis en la kuro de la tempo. La ambona altaro estas el la 18-a jarcento, la granda krucifikso el la 16-a.
 
Subtenanta amikaro, kiu grupiĝis en 1997, malfondis sin en la jaro 2007 post sukcesaj restaŭradlaboroj. Orgeno el la 19-a jarcento faritis fare de la firmao ''Eifert'' en [[Stadtilm]]; ĝi ĝis nun funkcias. Ĉi tiu instrumento estas unu el la malmultaj nemanipulitaj orgenoj en [[Turingio]] kun konkesta mekaniko ''(Kegellade)''. Ĝin renovigis la firmao ''Scheffler'' en 2011.
 
La tombejon posedas parte la eklezio, parte la urbo. Ekde la 1990-aj jaroj ĝi nur por urnaj entombigoj uzatas post kiam oni konstatis akvan enfluegon.
Linio 15:
*[http://www.erfurt-wallichen.de/4556.html Hejmpaĝo de la malfondita amikara societo; videblas foto de la interno]
 
[[kategorioKategorio:KirkojKristanaj preĝejoj en Erfurto|Wallichen]]
[[kategorioKategorio:Barokaj konstruaĵoj en Erfurto|Wallichen]]