Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eraroj kaj mitoj pri Esperanto: +Lammert, 2017; redaktetoj
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 493:
:Estas evidente ke kun Esperanto formiĝis tutmonda lingvo-komunumo, kiu regule uzas la lingvon kaj kreas kulturaĵojn en ĝi. Tion ŝajne ne sciis [https://en.wikipedia.org/wiki/Eugene_Nida Eugene Nida], konata usona tradukosciencisto, kiu asertis en 1997, ke la vera problemo de Esperanto estus ĝia manko de kultura komunumo por subteni ĝin. Li substrekas, evidente en la supozo, ke tio ĉe Esperanto mankas, ke lingvo estas "interaktiva fenomeno, kiu bezonas konstantan partoprenon de membroj de lingvo-kulturo" - ĝuste tion Esperanto havas<ref>"[http://www.albaglobal.com/article533.html But the real liability in Esperanto is its lack of a culture to support it.] A language is always an integral part of a culture: one of its most distinguishing features, a model of corresponding cultural concepts, and the indispensable means of transmission of a culture from one generation to another. Language is an interactive phenomenon that requires constant participation by members of a language-culture." Eugene A Nida. Translators' Confrontations with False Ideas about Language, p. 188, en: T&T, Terminologie et traduction, 2.1997, p. 185-189</ref>.
:Tute ĝenerale la [[Eŭropa Komisiono]] asertis en 2005 (eble ĝeneraligante iujn projektojn de planlingvoj, kiuj kontraste al Esperanto estu pure teknikaj kaj sen kulturo): "Artefaritaj lingvoj" "laŭ difino ne havas kulturajn rilatojn"<ref>"Das Verstehen anderer Kulturen wurzelt im Erlernen der entsprechenden Sprachen, die Ausdruck dieser Kulturen sind. Daher fördert die Kommission die Verwendung künstlicher Sprachen nicht, die per definitionem keine kulturellen Bezüge haben." (La kompreno de aliaj kulturoj radikas en la lernado de la koncernaj lingvoj, kiuj estas esprimilo de tiuj kulturoj. Pro tio la komisiono ne subtenas la uzadon de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭ difino ne havas kulturajn rilatojn.) [[Eŭropa Komisiono]], [http://www.europarl.europa.eu/meetdocs/2004_2009/documents/com/com_com%282005%290596_/com_com%282005%290596_de.pdf Eine neue Rahmenstrategie für Mehrsprachigkeit] (Nova kadra strategio por plurlingveco) KOM(2005) 596 endgültig, 22.11.2005</ref>.
:En diskuto pri longe vivonta lingvo Eleni Mitropoulou, profesorino pri semiotiko en [[Limoges]], [[Francio]], menciis en 2015, ke lingvo devas ripozi sur kulturo. Laŭ ŝi "necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto" por kompreni la bezonon de kulturo. Ŝajne Mitropoulou konscias nek pri la daŭre kreskanta disvastiĝo de Esperanto kiel ĉiutage uzata lingvo nek pri la Esperanto-kulturo, kiu baziĝas je propra kultura kreado kaj je transpreno el multaj aliaj kulturoj<ref name="Mitropoulou">"À un moment, il était question de créer un langage universel, simplifié qui pourrait fonctionner sur le long terme." "C’est illusoire. Une langue, pour qu’elle vive, doit reposer sur une culture. Il n’y a qu’à voir l’échec de l’esperanto.» (Iumomente estis la demando, ĉu krei universalan lingvon, simpligitan, kiu povus funkcii longavide. Estas iluzio. Lingvo por ke ĝi vivu, devas ripozi sur kulturo. Necesas nur rigardi la malsukceson de Esperanto.) [[http://www.unilim.fr/ceres/wp-content/uploads/sites/22/2015/06/CV_Mitropoulou.pdf Eleni Mitropoulou]], professeur de sémiotique à l'université de Limoges. [http://www.slate.fr/story/110441/enfouissement-dechets-radioactifs-avertir-generations-futures Comment avertir les générations futures de l’enfouissement des déchets radioactifs?] slate.fr, 25.11.2015 (rigardita 2016-02-11)</ref>. Eraras tiuj kiuj pretendas ksperantokomparon de Esperanto kun la literaturoj en "grandaj" lingvoj. Esperanto estas malplimulta fenomeno, kiun oni komparu kun ekzemple la romanĉa aŭ prefere kun diasporaj malplimultoj<ref>Georgio Silfer, ''Nia lingvo 130-jara : interlingva komparo'', La eta Heroldo, numero 6, 1a jarkolekto, aŭgustuo 2017.</ref>.
* '''Vortludoj kaj pluraj signifoj.''' Multaj Esperanto-vortoj havas plurajn sencojn, kun kiuj verkistoj kaj spertaj parolantoj ŝatas ludi. La vorton ''sentema'' oni povas ekzemple kompreni kiel ''sent-ema'' aŭ ''sen-tema''. Tamen [[Wolf Schneider]] asertis en 1994: "La vortoj de Esperanto estas unusencaj kaj sekve unutavolaj"<ref name="Schneider"/>. Same la filozofihistoriisto [https://fr.wikipedia.org/wiki/Heinz_Wismann Heinz Wismann] asertas en 2016, ke estus "maleble fari vortludojn en Esperanto"<ref>"Les langues artificielles comme l’Esperanto et le globish restent dans le dénotatif. Un exemple très simple le prouve : il est impossible de faire des jeux de mots en Esperanto." [http://eurocite.eu/wp-content/uploads/2016/07/Interview-Heinz-Wismann.pdf Entretien avec Heinz Wismann]. Léa Nora. Identité(s) européenne(s). [http://www.eurocite.eu EuroCité] 11 juillet 2016 (rigardita 2018-02-26)</ref>.
* '''Denaskuloj.''' Esperanto estas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska lingvo]] ekde 1904; dum la lastaj jardekoj la nombro de Esperanto-familioj multe kreskas. Tamen la [[Francio|franca]] Ministro de Nacia Edukado asertis plurfoje, interalie en 2014, ke Esperanto ne estas "denaska lingvo."<ref>"Or l'espéranto n'est ni une langue répondant à une forte demande des candidats et faisant l'objet d'un enseignement, ni une langue maternelle." (Esperanto estas nek lingvo respondanta al forta demando de la kandidatoj kaj estanta objekto de instruado nek denaska lingvo.) La franca Ministro de Nacia Edukado, en [http://questions.assemblee-nationale.fr/q14/14-47869QE.htm respondo al parlamentano], Question N° 47869, 2014</ref>