Koncentrejo Dachau: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
}}
[[dosiero:Dachau wachtower b 1945-04.jpg|eta|<center>gardoturo B de la koncentrejo, aprile 1945]]
La '''koncentrejo Dachau''' {{prononco|DAĥaŭ}} - [[germane]] ''Konzentrationslager Dachau'', mallonge '''KZ Dachau''', ekzistis inter la 22-a de marto 1933 ĝis la liberiĝo de la tie malliberigitoj fare de la 7-a, "eŭropa", unuego de la [[usona armeo]] la 29-an de aprilo 1945. La [[naziismo|nazia]] reĝimo de [[Adolf Hitler]] ĝin starigis jam malmultajn semajnojn post akaparo de la potenco en Germanio. Estis la unua seninterrope aktiva [[nazia koncentrejo]] kaj tial iĝis unu el la plej konataj [[koncentrejo]]j de la diktatura reĝimo. Per sia aktiva periodo de pli ol 12 jaroj ĝi funkciis pli ol duoble longan tempon ol la plej multaj [[Listo de naziaj germanaj koncentrejoj|pli postaj naziaj koncentrejoj]].
 
La instalaĵo situis proksimume 20 kilometrojn nordokcidente de Munkeno. Unue ĝi servis al malliberigo de politikaj kontraŭuloj de la nazia sistemo. [[Heinrich Himmler]], en 1933 la ''[[Reichsführer SS]]'' kaj policestro de Munkeno, ordonis ĝian konstruon oriente de la urbo [[Dachau]] sur la areo de eksa [[municio|municia]] fabrikejo.