Bjalistoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 217:
=== Judoj en Bjalistoko ===
[[Dosiero:Kopula Wielkiej Synagogi Bialystok.jpg|eta|maldekstra|250px|Kupolo de la [[Granda Sinagogo en Bjalistoko|Granda Sinagogo]], monumento al eventoj en 1941]]
Unuaj mencioj pri multnombra juda komunumo, subordigita al la komunumo en [[Tykocin]], aperas en la jaro 1658. Aparta bjalistoka komunumo estis fondita en 1745.
 
Nombro de juda loĝantaro konstante kreskis. En 1856 de 13.748 loĝantoj estis 9.547 judoj. Konsekvence juda kapitalo kreskis kaj en la jaro 1860 19 uzinojn (el 44) havis judoj. Depost la fino de la 18-a jarcento grandan influon al la urba vivo havis [[Haskala]], en 1880 fariĝis la unua cionisma organizo.
Linio 223:
En 1913 loĝis tie 61.500 judoj, en 1921 - 39.602, kaj en septembro 1939 - ĉirkaŭ 80.000. Antaŭ la 2-a mondmilito en Bjalistoko situis ĉirkaŭ 80-100 sinagogoj kaj judaismaj preĝejoj.
 
La [[26-an de julio]] 1941 germanoj kreis [[Bjalistoka geto|geton]] por 50 mil judoj. En 1942 fondiĝis Antifaŝisma Batalanta Organizo. La [[16-an de aŭgusto]] 1943 komenciĝis en bjalistoka geto ribelo komandata de Mordeĥaj Tanenbaum. 300 ribelantoj dum kelkaj tagoj defendis sin kontraŭ tankoj kaj aviadiloj. Ne sukcesis plano fuĝi al la Knyszyńska arbarego kaj plejmulto da ribelantoj mortis. Post subpremo de la ribelo, germanoj forportis travivintajn loĝantojn de geto al la germanaj koncentrejoj en [[Treblinka]], [[Majdanek]] kaj [[Auschwitz]] ([[Aŭŝvico (koncentreja komplekso)|Aŭŝvico]]). Restintaj konstruaĵoj estis destinitaj por homoj kiujn germanoj transloĝigis el Białowieża.
 
La militon travivis nur kelkcent judaj loĝantoj de iama granda, 60-milpersona komunumo.